belga projekto!

Sabaton la 19an de marto 2016, ĉiuj belgaj asocioj decidis kunlabori ene de laborgrupo pri Esperanto-informado \(^_^)/ Por Belgio estas granda novaĵo * (Legi pli…)
Legi pli

Excel’LANGUES 2015

La 12an kaj la 13an de novembro, Valère kaj Françoise partoprenis lingvan festivalon por 10-12 jaraĝuloj. Ni fulme instruis Esperanton al pli ol 200 infanoj \(^_^)/ Televido venis filmi... kaj inter ĉiuj lingvoj, longe filmis pri Esperanto, eĉ intervjuis nin! http://www.tvlux.be/video/info/societe/sensibiliser-aux-langues-etrangeres_20250.html
Legi pli

Manifiesta

05:00 Vekiĝo, finpreparado, pakado, ktp 06:30 Foriro 08:04 Alveno ĉe Bart en Bruĝo 08:30 Alveno en Bredene apud Ostendo, porti ĉion ĝis la tendo (pfff pezas...), instalado de la budo 10:00 Nia budo estas preta! Ĵus preta kiam la festivalo Manifiesta malfermiĝas. Bela kaj videbla, ĉu ne? Ni estis iom perdita en la festivalejo. Inter komunistoj kaj iu kultura centro el Bruselo kiu proponis turkajn manĝaĵojn. Esti apud budo kiu proponas manĝaĵojn bonegis. (Legi pli…)
Legi pli

el Tervuren, venis nova vento…

Hodiaŭ mi havis la plezuron viziti la Esperanto-klaso de Sandra. Ŝi estas instruistino pri matematiko en mezlernejo en Tervuren. (Tervuren estas en Flandrio, apud Bruselo.) En ŝia lernejo estas speciala kurso dum la 3a jaro (tiam la adoleskuloj aĝas 14-15 jaroj). La instruistoj proponas diversajn fakojn, la studantojn elektas. Sandra proponis Esperanton, la direktorino akceptis tiun fakon, kaj 14 studantojn aliĝis \(^_^)/ La kurso estas iom speciala: 2 horoj semajne, sinsekve ĵaŭde posttagmeze. Kvankam la kurso estas deviga, ĝi ne kalkulas por la sukceso de la studantoj. Do ne estas kaj ne estos ekzameno. Alia tre speciala afero: la kurso…
Legi pli

Gento, la 26an de junio

Vendredon la 26an de junio, Lupo ĉe-estis la kunveno de la Esperanto-klubo de Gento. Li rakontas: "Bona prelego komenciĝas per bona preparado: unue gustumi la bieron farita dum PEKO. Ĉu mi povos proponi ĝin al la ĉe-estantoj? Bedaŭrinde, ĝi ne ankoraŭ pretis ;-( (Legi pli…)
Legi pli