Blog Post

Briardo

Briardo, vi partoprenis al nia tendumado en Rosée en 2021, estas pluva rememoraĵo! Kaj poste, vi partoprenis plurajn pliajn eventojn. Ni ofertis vian totemon dum nia tendumado en Moustier en aŭgusto 2022.

Por ni vi estas Briardo ĉar…

  • Briardo estas ŝafhundo: ĝi kutimas vivi en grupo, zorgi pri la pli etaj, kaj esti en sia ĝusta loko. Same kiel vi tuj faris dum niaj eventoj.
  • Kiel Briardo, vi estas ekvilibra: trankvila kiam necesas, konstruema kiam bezonatas. Kiam vi tro lacas aŭ kiam estas nenio por fari, vi dormas en iu ajn sofo.
  • Vi sekvas la grupon kun bonhumoro kaj sen kritiko, nek plendo. Kiel lojala hundo faras, kiu akceptas la mondon tiel kiel ĝi estas.
  • Briardo ŝatas ludi kaj bezonas intelektajn stimulojn. Same kiel vi, kiu ŝatas ludi kaj intelekte batali.
  • Kiel vi, Briardo bone eltenema kaj lerte moviĝas, sen malŝpari sian energion kaj sen vundiĝi.
  • Kun siaj longaj haroj, Briardo bezonas minimumam prizorgado. Kvankam vi tendumas kun ni, vi daŭre zorgas havi purajn vestojn, lavi vin… do esti prezentebla.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita.

Related Posts