finiĝis ;-(

Sabaton la 4an de aŭgusto, finiĝis la skolta semajno de la Verdaj Skoltoj apud Madrido. Ĝi estis plenplena da aventuroj, surprizoj, komunikadoj, bestoj, ludoj, naĝejoj, grimpadoj, ktp. Pro pluraj ne antauvideblaj malfacilaĵoj, ni ne povis ĉi jare regule raporti pri ĝi :-( Ni provos korekti tion dum la sekvontaj semajnoj! Gratulojn al ĉiuj skoltoj pro ilia elturniĝemo kaj specife al la novaj bestoj inter ni: Agutio, Pika, Sabaka, Bubalo, Korato, Lampido ; kaj al tiuj kiuj por la unua fojo skoltumis kun ni: Dalila, Kasja, Marius, kaj Nam Suan. Kaj ni volas diri DANKON al Pika, Diego kaj Aida, kiuj…
Legi pli

Herzberg, aprilo 2018

Esperanto-tendumado en la Domeyer-parko en Herzberg Fine de marto, ekzakte merkredo la 28-an de aprilo, la Domeyer-parko en Herzberg iĝis tendumejo por grupo de kvin Herzberganoj, kiuj gastigis Verdajn Skoltojn el Belgio, Francio, Hispanio kaj Kanado. Eĉ hundo ĉeestis nian tendumadon. Dum la unuaj tagoj venis Zsófia Kóródy kaj Cornelia Luszczek de la Esperanto-centro por instrui Esperanton al la loka skoltgrupo. Ankaŭ ni uzis la tempon por prepari ludojn, kolekti rubaĵojn en la ĉirkaŭaĵo kaj plani la manĝojn por la venonta tendumado. Jam semajnoj antaŭe estis planitaj diversaj ludoj kaj aktivaĵoj por niaj gastoj. En sabato posttagmeze ili alvenis sepope…
Legi pli

Garano

Garano estas malnova speco de ĉevaleto el Iberio. https://pt.wikipedia.org/wiki/Garrano Kiel totemo Garano estas: persistema, laborema, solida kaj robusta. "Ni ankaŭ elektis tiun totemon ĉar kiel ĉevalo vi malfermas vian koron al viaj malnovaj amikoj sed prudente al la nekonantaj personoj. Ni vidas en vi iun seriozan personon kiu decideme alfrontas la mondon kaj ĝiajn malfacilaĵojn. Kaj kiel ĉevalo fortas kaj kapablas multe labori, bonege plenumi diversajn taskojn kaj foje surprizi la aliajn per ne atenditaj reagoj."
Legi pli

KKPS kaj pli

Ekde vendredo la 27a ĝis dimanĉo la 29a de oktobro, ni partoprenis  KKPSn en Nederlando. KKPS estas junulara evento organizita de NEJ. Ĝi estis mojosa (kaj ni gajnis ĉiujn kostum-premiojn de la halovena balo!). Estis 81 partoprenantoj, inter ili 15 verdaj skoltoj. Ni etosigis, helpegis por lavi kaj purigi, (preskaŭ) trankvile spektis prelegon, prelegis pri niaj someraj tendumadoj... kaj amuziĝis! Post KKPS 12 kuraĝaj skoltoj restis dum 2 pliaj noktoj (en tre malvarmaj tendoj). Ni kuiris surfajre, kunsidis en la naĝejo kaj en la inaj duŝejoj (ĉar tie varmis), kaj inventis skoltan elturniĝon por malpli frosti!  
Legi pli