Blog Post

Antverpeno kaj Roterdamo

Jen malfrua raporto pri informado pri la verdaj skoltoj en Antverpeno kaj Roterdamo.

La 28an de novembro Delfeno kaj Lupo rakontis niajn aventurojn en la klubejo de Antverpeno.

La etoso estis bona, ĉe-estis 14 homoj por spekti niajn fotojn.

Lupo havis la eblon testi sian fulmrapidan prezenton. Dankon al ĉiuj ĉe-estantoj kiuj helpis plibonigi ĝin per siajn rimarkojn.

28a de novembro, Antverpeno

La 29an de novembro, Lupo prezentis la Verdajn Skoltojn dum la malferma tago de la Centra Oficejo en Roterdamo.

La publiko tre pozitive reagis al nia projekto.

Ankaŭ estis bonega okazo renkonti la estraranojn de TEJO kaj diskuti kun ili pri estonta kunlaborado. Kaj pri tio vi baldaŭ havos pli da informoj 😉

la enirejo de la centra oficejo. Antau vi vidas la pezegan valizon el FEL kiun Lupo portis... La BA de la tago ;-)
la enirejo de la centra oficejo. Antau vi vidas la pezegan valizon el FEL kiun Lupo portis… Lia taga Bona Ago 😉

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita.

Related Posts