Tendumado 2024

Tendumado 13 julio – 24 julio 2024, Mimoň, Ĉeĥio

Kio?

La tendumado estas la ĉefa evento de la Verdaj Skoltoj. Ĝi estas malfermita evento por ĉiuj 8-25 jaruloj. Pli da informo pri nia grupo ĉi tie.

  • vi ne parolas Esperanton? Ni instruos ĝin al vi.
  • vi ne estas skolto? Tute ne gravas.
  • vi ne kutimas tendumi? Ni helpos vin.

Sola kondiĉo: prepariĝu! Ja, ni kune preparas kaj kunvivas la tendumadon. Ni organizos retajn kunsidojn por kune prepari instaladon kaj eki la temojn. Se vi estas komencanto, estos bonaj okazoj pli lerni nian komunan lingvon.

Skoltumado estas aparta sperto! Tamen ni respektas la leĝojn de la loko kaj nek fumas nek drinkas.”

Lupo – la fondinto
Tri grupoj, tri programoj
  • 8-11 jaruloj, la Lupidoj.
  • 12-16 jaruloj, la Esploristoj.
  • 17-25 jaruloj, la Roveroj.

La tri grupoj estos je la sama loko. Kun apartaj areoj. Estos kelkaj komunaj programeroj kaj momentoj. Sed la tri grupoj havos sian propan etoson kaj programon. La Lupidoj malkovros la ĝangalon kun Moŭgli. La Esploristoj , mem-kuiros, ludos, elturniĝos kaj… esploros (kia suprizo!). La Roveroj faros tion kion ili decidis kaj preparis.

Kuraĝu aventurojn!

Bongo, dancu kun mi – iama verda skolto

Kiam?

Ni tendumos de sabato la 13a de julio ĝis merkredo la 24a de julio.

Kion ni faros?

Estos niaj klasikaj programeroj kaj kelkaj surprizoj 😉

Kie? kaj kiel atingi?

Ni luas skoltejon en Ĉeĥio. La loko troviĝas proksime de la urbo Mimoň. La preciza adreso estas: Hradčany 402, 471 24 Ralsko-Mimoň, Ĉeĥio. Jen ligilo al google-mapo: https://maps.app.goo.gl/G8XzKXEyDv4fD8YM7

Laŭ ebloj kaj bezonoj ni organizos karavanojn el diversaj lokoj. La organizado de karavanoj okazos en nia vacapo-grupo.

Kiom kostas?

Unue vi devas esti membro de la Verdaj Skoltoj. Do pagi vian jaran kotizon de 50€. Nia grupo ofertas rabatitan kotizon, se pro ekonomiaj kialoj vi bezonas. Rabatita kotizo estas 10€.

La kotizo por la tendumado estas 15€ por unu tranokto minus via vojaĝo-kostoj. Ĉu via kotizo estas negativa? Ofte okazas. En tiu kazo, vi partoprenos senpage 😉

Eblas pagi plurfoje kaj peti monhelpon de nia solidareco-kaso. Bonvolu kontakti Lupon pri tio ĉe doumontvalere@yahoo.fr

Kiel aliĝi?

Jen la aliĝilo! Aŭ ĉi tie: https://forms.gle/XHo921F8f2i9PdpH9

Ĉar ni estas skoltgrupo kun asekuro, ni bezonas ke vi (aŭ viaj gepatroj) plenumus sandokumenton kaj (por la malpli ol 18 jaruloj) gepatran permeson. Tiuj dokumentoj estas ĉi tie en pluraj lingvoj.

Ankaŭ eblas aliĝi retmesaĝe al verdajskoltoj@gmail.com

Kiuj partoprenos?

Jen listo de aliĝintoj, kun etaj priskriboj.

Lupidoj
  • Helena (9-jara el Hanovro, Germanio)
  • Anton (12-jara el Hanovro, Germanio)
  • Anastazja (Mi estas el Pollando. Mi ŝatas katojn kaj ĉokoladon.)
  • Mathilde (Mi estas Mathilde :-))
  • Botan (11-jara)
  • kaŝitulo
  • kaŝitulo
Esploristoj
  • Magoto (14-jaraĝa de Belgio)
  • Kastoro (13-jara)
  • Hanna (Mi estas Hanna. Mi ŝatas manlabori, ludi la violonon kaj popoldanci. Kiam mi havas multan tempon mi legas. Mi kaj mia familio havas 3 kobajojn, kaj mi ŝatas karesi ilin.)
  • Lóránt (Mi estas Lorci. Mi multe legas. Mi ŝatas ludi kun pilko, kaj mi ludas la gitaron. Mia hobio estas remado, kaj mi partoprenas ankaŭ kurkonkursojn. Mi ŝatas ankaŭ bestojn, kaj ludi kun ili.)
  • Sofia (Saluton mi estas sofia de Skotlando)
  • Jana
  • kaŝitulo
  • kaŝita besto
Roveroj
  • kaŝita besto
Estroj
  • Bubalo kaj Lupo gvidos la lupidojn
  • Lampido kaj Aneŝka gvidos la esploristojn
  • Korsako (La helpanto kaj kasisto de la VS)
  • Orcino (Mi estas skoltestrine ĉe la Verdaj Skoltoj ekde 2018.)
  • Aneŝka (Mi venas de Ĉeĥio. Mi ŝatas organizi tendarojn. Mi ne estas skolto.)
  • Samuel (Sam, svisa akompananto)
  • Sabaka kunordigas la kuirejan teamon
  • kaŝitulo