Tendumado 25 julio – 4 aŭgusto 2023, Kastelo de Greziljono, Francio
Kio?
La tendumado estas la ĉefa evento de la Verdaj Skoltoj. Ĝi estas malfermita evento por ĉiuj 8-25 jaruloj. Pli da informo pri nia grupo ĉi tie.
Ĉi-jare la tendumado okazos samtempe kaj samloke kun REF!
- vi ne parolas Esperanton? Ni instruos ĝin al vi.
- vi ne estas skolto? Tute ne gravas.
- vi ne kutimas tendumi? Ni helpos vin.
Sola kondiĉo: prepariĝu! Ja, ni kune preparas kaj kunvivas la tendumadon. Ni organizos retajn kunsidojn por kune prepari instaladon kaj eki la temojn. Se vi estas komencanto, estos bonaj okazoj pli lerni nian komunan lingvon.
“Skoltumado estas aparta sperto! Tamen ni respektas la leĝojn de la loko kaj nek fumas nek drinkas.”
Lupo – la fundinto
Tri grupoj, tri programoj
- 8-11 jaruloj, la Lupidoj. Abelo kaj Bubalo gvidos ilin. Ili estos maksimume 14.
- 12-16 jaruloj, la Esploristoj. Ili estos gvidataj de Lampido kaj Orcino. Maksimume 20.
- 17-25 jaruloj, la Roveroj. Delfeno gvidos ilin.
La tri grupoj estos je la sama herbejo. Kun apartaj areoj. Estos kelkaj komunaj programeroj kaj momentoj. Sed la tri grupoj havos sian propan etoson kaj programon. La Lupidoj malkovros la ĝangalon kun Moŭgli. La Esploristoj , mem-kuiros, ludos, elturniĝos kaj… esploros (kia suprizo!). La Roveroj faros tion kion ili decidis kaj preparis.
“Kuraĝu aventurojn!“
Bongo, dancu kun mi – iama verda skolto
Kiam?
Ni tendumos de mardo la 25a de julio ĝis vendredo la 4a de aŭgusto.
Kion ni faros?
Ĉio estas mojosa! Estos niaj klasikaj programeroj kaj kelkaj surprizoj 😉 La temo de la tendumado turniĝos ĉirkaŭ la mistera historio de la kastelo de Greziljono.
Kie? kaj kiel atingi?
La loko troviĝas apud Baugé-en-Anjou, Francio. Jen ĝia retejo.
Vi trovos en tiu retpaĝo kiel atingi la kastelon. Estas organizita trajnkaravano el Parizo, Antverpeno kaj Zuriko. Por aliĝi, kontaktu Delfenon per verdajskoltoj@gmail.com.
Kiom kostas?
Unue vi devas esti membro de la Verdaj Skoltoj (aŭ de alia esperanta asocio aŭ skoltgrupo). Do pagi vian jaran kotizon de 50€. Nia grupo ofertas rabatitan kotizon, se pro ekonomiaj kialoj vi bezonas. Rabatita kotizo estas 10€.
La kotizo por la tendumado estas 15€ por unu tranokto minus via vojaĝo-kostoj. Ĉu via kotizo estas negativa? Ofte okazas. En tiu kazo, vi partoprenos senpage 😉
Eblas pagi plurfoje kaj peti monhelpon de nia solidareco-kaso. Bonvolu kontakti Lupon pri tio ĉe doumontvalere@yahoo.fr
Kiel aliĝi?
Jen la aliĝilo!
Ĉar ni estas skoltgrupo kun asekuro, ni bezonas ke vi (aŭ viaj gepatroj) plenumus sandokumenton kaj (por la malpli ol 18 jaruloj) gepatran permeson. Tiuj dokumentoj estas ĉi tie en pluraj lingvoj.
Ankaŭ eblas retmesaĝe al info@verdajskoltoj.net
Kiuj partoprenos?
Jen listo de aliĝintoj, kun etaj priskriboj.
Lupidoj
- Oktavo
- Adrian
- Anton: 11-jara, el Hanovro, Germanio
- Ugo
- Paŭlo
- Maja
Esploristoj
- Son Linh
- Briardo
- Magoto
- Flora : 🙂
- Jana
- Darian
- Ŝakalo
- Frida
Roveroj
Estroj
- Lupo : MI estras
- Delfeno : Mi unue skoltiĝis kune kun la plej unua grupo da Verdaj Skoltoj iam ajn, poste iĝis skoltestro. Pro studoj mi ne partoprenis poste dum 4 jaroj, sed ekde PEKO 2023 revenis al la organiza teamo kun granda ĝoj’
- Bubalo
- Korsako
- Abelo : Mi aliĝis en PEKO 2017, ĉi-jare mi estros la lupidojn.
- Orcino : mi estas skoltestrino ekde 2017
- Lampido : Mi aĝas 24, kaj estas franclibana. Mi estros la esploristojn !
- Bizono