Blog Post

Nova simbolo

Karaj, ni bezonas vian helpon. Helpu nin elekti nian novan simbolon!

Multaj jam komentis, helpis kaj nun ni estas je la lasta etapo por finfari nian simbolon.

Jen la lastaj provoj, dankon al MIKEDSIGN (vidu sube) kiu akompanis nin ĝis nun kun granda disponeblo kaj helpo. Kaj kiu finfaros la simbolon laŭ viaj voĉoj kaj komentoj 😉

la lastaj!

Restas du gravaj demandoj

1) ĉu kun aŭ sen steleto?

[polldaddy poll=8462011]

 

2) kiujn kolorojn vi pliŝatas?

[polldaddy poll=8461995]

 

Pri nia simbolo:

  • “verdaj skoltoj” ĉar ni estas esperantistaj skoltoj
  • “ni kreskas” estas nia moto. Enestas du ideoj: persona kresko por ĉiu skolto kaj kresko de la grupo.
  • arbo, ĉar ni estas skoltoj kaj vivas en la naturo
  • lilio-floro ĉar ĝi estas la tutmonda simbolo de la skoltoj, malva koloro estas la koloro de la tutmonda skolta movado
  • la folioj havas malsamajn kolorojn ĉar ni venas el malsamaj landoj, kulturoj kaj lingvoj
  • eble steleto, simbolo de Esperanto, nia ponta lingvo

Kiu faris ĝin?

Tiu belega simbolo estas ofertita per la firmao MIKEDSIGN
Kontaktu ĝin en la franca, la itala kaj la angla 😉

MIKEDSIGN
161, chaussée de Montigny
6060 GILLY (Belgio)
www.mikedsign.be

 

0 Comments

Lasi respondon al Margarita Savova Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita.

Related Posts