Jeeeee! Hodiaŭ mi ricevis la tasojn kiujn ni mendis por niaj honoraj membroj!
Lastan dimanĉon, mi ricevis reklamon pri rabato ĉe mia kutima foto-presejo. 50% sed nur dum unu tago! Mi deziris profiti tion por mendi tasojn por danki la honorajn kaj dumvivajn membrojn de la Verdaj Skoltoj.
Do mi dediĉis 4 horojn dimanĉe por retrovi la fotojn, elekti ilin, tranĉi kaj plibonigi ilin… kaj finfine aranĝi sur la taso… Certe ne estas perfekta aranĝo, eble mi povus elekti aliajn fotojn… Sed la rezulto estas belega 😉
La tasoj estas belege printitaj, kaj glate brilas. La tasoj mem ankaŭ estas vere bonkvalitaj.
Estas nur ses, ĉu mi devas esperi ke ni ne havos tro da honoraj kaj dumvivaj membroj? Certe ne! Se necesas ni faros novajn!
Mi esperas ke niaj tri aktualaj honoraj kaj dumvivaj membroj ŝatos ilin 😉 Do sendi ilin estos mia morgaŭa tasko.
Ĉu vi ŝatus ricevi tion?
- malproksime: Korsako (flandro) kaj Romain (sviso)
- proksime: Dingo (franco), Linko (germanino), Delfeno (flandro) kaj Marti (
hispanokataluno).
Jes, kompreneble 😉
jes, kompreneble
La skolto kiu marŝas sub pluvo proksime maldekstre kaj kies dorspakaĵo ne estas bonege fiksita estas mi (Dingo). Mi aspektas eta ĉar mi estis kuranta.
korektita. Mi vere pensis ke estis Samuel. Sed ĝuste vi same alta, ĉu ne?
Ne hispano! Mi estas kataluno 😉
korektita 😉