#FESTetO venas 2021

(eo) FESTetO venas

de la 13-a ĝis la 20-a de aŭgusto 2021

Jam de kelkaj jaroj mankas al la festemuloj kaj muzikŝatantoj de
Esperantujo La Renkontiĝo por kunesti kaj amuziĝi en somero.
La longa atendado nun finiĝos!
FESTetO venas 2021
Sed karaj ĝi NE estos kiel kutima FESTO de JEFO, ĉifoje ni mem faros nian FESTetOn.
Venu, prezentu viajn talentojn, gvidu atelieron, instigu nin kumune artumi kaj estu parto de memfarita festivalo. Ni atendas vin en certe “terure organizita” renkontiĝo kun malaĉa etoso, kies temo ĉi-jare estas arto kaj muziko!
Pro manko de ĉijara PEKO ni invitas ankaŭ niajn PEKamikojn venu al FESTetO.
Ni organizos Esperanto-kursojn diversnivelajn, promenadojn, ekskursojn prelegojn, manlaboradon, libroservon de FEL…

Ekde la 13-a ĝis la 20-a de aŭgusto 2021 ni renkontios en la facile atingebla
kastelo Greziljono, en la urbeto Baugé-en-Anjou inter la
urboj Anĝevo, Le Mans kaj Tours en la okcidenta Francujo.

Ni havas komfortajn litojn, multe da spaco por tendemuloj,
bongustajn manĝojn preparota de ni kune, bonan etoson, frenezajn ideojn, teruran
organizadon kaj mojosajn koncertojn.
La temo de FESTetO venas estas arto kaj muziko.
Ĉu vi interesiĝas?

Aliĝu!

FESTetO venas – partoprenu ankau vi!

Kiel alveni estas priskribite ĉi tie je Alveno.

Tiel vi atingas la paĝojn de la kastelo Greziljono mem
kaj povas ankaŭ rigardi pli pri ĝi.

Ĉi tie vi trovas la sanregulojn pro la pandemio.


Espereble FESTetO venos 2021 en Greziljono kaj ĉio bonfunkcias.

Dankon kaj Kore
la FESTetO teamo

informoj – programokotizo – aliĝilo aliĝintoj