
Kio?
La somera tendumado estas la ĉefa evento de la Verdaj Skoltoj. Ĝi estas malfermita evento por ĉiuj 8-25 jaruloj. Pli da informo pri nia grupo ĉi tie.
- vi ne parolas Esperanton? Ni instruos ĝin al vi antaŭ kaj dum la tendumado.
- vi ne estas skolto? Tute ne gravas.
- vi ne kutimas tendumi? Ni helpos vin.
Sola kondiĉo: aliĝu kaj prepariĝu!
“Skoltumado estas aparta mondo! Tamen ni respektas la leĝojn de la loko kaj nek fumas nek drinkas.”
Lupo – la fondinto
Tri grupoj, tri programoj
- 8-11 jaruloj, la Lupidoj. Gviditaj de Bubalo kaj Delfeno
- 12-16 jaruloj, la Esploristoj. Gviditaj de Lampido kaj Aneŝka
- 17-25 jaruloj, la Roveroj. Memzorgas.
La tri grupoj estos je la sama loko. Kun apartaj areoj. Estos kelkaj komunaj programeroj kaj momentoj. Sed la tri grupoj havos sian propan etoson kaj programon. (Por trankviligi la esploristojn: pli ol lastjare ;-))
La Lupidoj ludos, malkovros naturon, ĝenos la esploristojn kaj daŭre malkovros la ĝangalon kun Moŭgli.
La Esploristoj mem-kuiros, ludos, elturniĝos kaj… esploros (kia suprizo!). Ĉi-jare estas planata plurtaga migrado, kiun ili mem kunorganizas.
La Roveroj faros tion kion ili decidos kaj preparos.
“Kuraĝu aventurojn!”
Bongo, dancu kun mi – iama verd
Kiam?
Ni tendumos de vendredo la 1-a de aŭgusto ĝis dimanĉo la 10-a de aŭgusto.
Kie? kaj kiel atingi?
La urbo Herzberg am Harz, Germanio disponebligas al ni herbejon en parko en la montara vilaĝo Sieber.
- Adreso por navigilo: Tiefenbeek, 37412 Herzberg am Harz, Germanio. Ni tendumos malantaŭ la fajrobrigadejo.
- Komuna google-mapo: https://www.google.com/maps/d/edit?mid=1AgcToYBQy7090qMRrz2IKs2sgvQUc8U&usp=sharing
Kiel atingi la lokon?
La plej proksima trajnstacio estas Herzberg (Schloß). De tie vi povos marŝi deko da kilometroj tra arbaro (ni malrekomendas iri laŭ strate). Aŭ trafi la maloftan buson. Aŭ ni povos veni serĉi vin aŭte. Tamen ni ankaŭ organizos karavanon! (vidu en la aliĝilo kaj ĉe Vacapo).
Kiom kostas?
Unue vi devas esti membro de la Verdaj Skoltoj. Do pagi vian jaran kotizon de 50€. Nia grupo ofertas rabatitan kotizon, se pro ekonomiaj kialoj vi bezonas. Rabatita kotizo estas 10€.
La kotizo por la tendumado estas 15€ por unu tranokto minus viaj vojaĝo-kostoj. Ĉu via kotizo estas negativa? Ofte okazas. En tiu kazo, vi partoprenos senpage 😉
Eblas pagi plurfoje kaj peti monhelpon de nia solidareco-kaso. Bonvolu kontakti Lupon pri tio ĉe info@verdajskoltoj.net
Kiel aliĝi?
Jen la aliĝilo! Aŭ ĉi tie: https://forms.gle/7qsKKZrHTptEhRjV6
Ĉar ni estas skoltgrupo kun asekuro, ni bezonas ke vi (aŭ viaj gepatroj) plenumus sandokumenton kaj (por la malpli ol 18 jaruloj) gepatran permeson. Tiuj dokumentoj estas ĉi tie en pluraj lingvoj.
Ankaŭ eblas aliĝi retmesaĝe al verdajskoltoj@gmail.com
Kiuj partoprenos?
Jen listo de aliĝintoj, kun etaj priskriboj.
Lupidoj
- Anastazja, 10-jaraĝa de Pollando
- Adrian De Coster
- Dóra Dévai: Mi estas la fratino de Elefanto kaj Vitato.
- Helena Weemeyer: Mi estas Helena kaj estas dekjaraĝa. Mi ŝatas manlaboro kaj ludi.
- Maksim Ĉumak: Mi estas Maksim. Mi volas partopreni la tendumadon ĉar miaj gekuzoj kaj mia frato ankaŭ partoprenos. Mi parolas la Germanan, Rusan, kelkajn vortojn en la Angla, kaj se oni bonvolas helpi min, mi povas diri aferojn en Esperanto, kiel mi faris ankaŭ dum VS-semajnfino en Dresdeno.
- Clara: Mi loĝas en Herzberg, havas 10 jarojn kaj estas skoltino de unu jaro. Baldaŭ mi eklernas Esperanton.
- Diana: Mi estas Diana, mia aĝo estas 10 jaroj, mi estas optimisto.
- Botan: Mi estas 12-jaraĝa kaj venas el Francio.
- kaŝita lupido
Esploristoj
- Magoto, 15-jaraĝa de Belgio
- Jana De Coster (Leono)
- Konstantin Vanyushkin
- Elefanto: Mi estas 14 jaraĝa kaj venas el Hungario.
- Tukano: Saluton mi estas Tukano, ĝis!
- Lóránt Dévai: Mi estas Vitato.
- kaŝita esploristo
- Boguslavo: Mi estas Boguslavo, mi havas 12 jarojn, mi ŝatas trajnojn, mi estas ukrainano
- Kastoro: Mi estas 14-jaraĝa kaj venas el Francio
- kaŝita esploristo
- kaŝita esploristo
- kaŝita esploristo
Roveroj
- Korsako: Mi estas la Rovero Korsako
- Garano
Estroj
- Bubalo kaj Delfeno gvidos la lupidojn
- Lampido kaj Aneŝka gvidos la esploristojn
- Orcino zorgos pri teknikaĵoj kaj lokaj kontaktoj
- Ameli kaj Korsako aĉetumos kaj kuiros por ni
- Sabaka helpos kaj kuracos
- Lupo ĉeforganizas, zorgas pri la retejo kaj gvidos kuiristojn.
Kelkaj mesaĝoj de la partoprenantoj

“Mi esperas ke ili sendos mallongan mesaĝon por la retejo. Alimaniere estos ĝena.”
Lupo

“Mi antaŭĝojas bonvenigi vin en mia hejmurbo kaj la Esperanto-urbo Herzberg.”
Orcino

“Sal’, mi estas Delfeno. Mi ĝuis aktivaĵojn de la Verdaj Skoltoj jam preskaŭ en ĉiuj eblaj roloj: kiel esploristo, skoltestro, help-estro, rovero, ĝenerala sekretario (nu, tiu lasta eble ne tuj rilatas al ĝuo…).Ĉisomere mi estos skoltestro por la lupidoj, kune kun Bubalo! Certe estos mojose, eĉ kun lupidoj kiuj ankoraŭ ne flue parolas esperanton, ĉar mi tute pretas alfronti lingvajn defiojn!”
Delfeno