Tendumado de SEL – pasko 2022

Tendumado de SEL – pasko 2022

Skolta Esperanto Ligo (SEL) organizas tendumadon en Italio. Ekde dimanĉo la 10a ĝis dimanĉo al 17a de aprilo 2022. Ni partoprenos ĝin! Ĝi okazos en Ascea, 140km sude de Napoli. En bela montara bieno meze de natura proksime de maro, sed ankaŭ de stacidomo kaj vidindaĵoj. Jen prezento de la loko. Kvankam estas domo, ni ĝuos la bonan printempan veteron por tendumi sur la terasoj sub la olivo-arboj. Ni aktuale organizas tiun eventon. Pli da informoj kaj aliĝilo alvenos verŝajne en septembro-oktobro 2021. Laŭ la ebloj de la partoprenantoj, ni organizos antaŭ aŭ post-tendumadon por turismumi. Eble por viziti Paestum…
Legi pli
Linka muziko

Linka muziko

Dum iu renkontiĝo de la verdaj skoltoj, Lupo enkotigis sian aŭton. Alvenis SMS: "Mi enkotigis la aŭton" kaj la skoltoj tuj vidis la okazon krei kanton por ĉiam rememori tiun historian okazaĵon. Tiu kanto post nelonge iĝis la oficiale elektita himno de la verdaj skoltoj. Enuiĝante dum libertempo mi hazarde stumblis sur retpaĝon (onlinesequencer.net) per kiu oni povas importi ".mid" dosierojn (temas pri muziko) kaj aldoni laŭ plaĉe pliajn notojn kaj uzi sonojn de diversaj instrumentoj. Unue mi ludis iom kun hazarda muzikpeco el la reta esperanto kantaro (kantaro.ikso.net). Ankoraŭ neniam uzinte tian programon mi elprovis diversajn sonojn, el kiuj…
Legi pli