Tendumado 2021

Tendumado 01-15 julio 2021, Bouillon, Belgio

Ni denove lignokonstruos tendoturojn!

Kio?

La tendumado estas la ĉefa evento de la Verdaj Skoltoj. Ĝi estas malfermita evento por ĉiuj 8-20 jaruloj. Pli da informo pri nia grupo ĉi tie.

  • vi ne parolas Esperanton? Ni instruos ĝin al vi.
  • vi ne estas skolto? Tute ne gravas.
  • vi ne kutimas tendumi? Ni helpos vin.

Sola kondiĉo: prepariĝu! Ja, ni kune preparas kaj kunvivas la tendumadon. Ni organizos retajn kunsidojn por kune prepari instaladon kaj eki la temojn. Se vi estas komencanto, estos bonaj okazoj pli lerni nian komunan lingvon.

Skoltumado estas aparta sperto! Tamen ni respektas la leĝojn de la loko kaj nek fumas nek drinkas.”

Lupo – la fundinto
Tri grupoj, tri programoj
  • 8-11 jaruloj, la Lupidoj. Dama kaj Korsako gvidos ilin. Ili estos maksimume 14.
  • 12-16 jaruloj, la Esploristoj. Ili estos gvidataj de Abelo kaj Lupo. Maksimume 20.
  • 17-20 jaruloj, la Roveroj. Ili mem organizos kaj zorgos.

Pro la pandemio, ni verŝajne devos limigi la kvanton da partoprenantoj. Pro tio estas maksimumoj.

La tri grupoj estos je la sama herbejo. Kun apartaj areoj. Estos kelkaj komunaj programeroj kaj momentoj. Sed la tri grupoj havos sian propan etoson kaj programon. La Lupidoj malkovros la ĝangalon kun Moŭgli. La Esploristoj lignokonstruos, mem-kuiros, ludos, elturniĝos kaj… esploros (kia suprizo!). La Roveroj faros tion kion ili decidis kaj preparis.

La unua etapo estos amase lignokonstrui, ĉar ĉi foje ni luis nudan herbejon.

Kuraĝu aventurojn!

Bongo, dancu kun mi – iama verda skolto

Kiam?

Ni luis la lokon de ĵaŭdo la 1a ĝis ĵaŭdo la 15a de julio. Indiku viajn eblojn en la aliĝilo, kaj ni kune fiksos la datojn de la tendumado.

Kie? kaj kiel atingi?

Ni luis perditan herbejon apud la vilaĝeto Botassart, Belgio. Vidu ĝin ĉe google-mapo.

Eblas atingi la vilaĝon buse, kaj poste piediri ĝis la tendumejo. Sed pluraj inter ni venos aŭte. Do ni organizos karavanon laŭ ebloj kaj bezonoj. Karavanoj povus eki el Parizo, Bruselo, Bruĝo, Charleroi-flughaveno… laŭ viaj bezonoj kaj niaj ebloj.

La herbejo estas sufiĉe granda (95 foje 33 metroj). Kaj bele dekliva. Do la Esploristoj kaj la Roveroj rapide konstruos tendoturojn, tablojn, necesejojn, duŝojn…

Apude troviĝas la urbo Bouillon kun sia mezepoka kastelo (kiun ni esploros dum serĉoludo)

Kiom kostas?

Unue vi devas esti membro de la Verdaj Skoltoj. Do pagi vian jaran kotizon de 50€. Nia grupo ofertas rabatitan kotizon, se pro ekonomiaj kialoj vi bezonas. Rabatita kotizo estas 10€.

La kotizo por la tendumado estas 15€ por unu tranokto minus via vojaĝo-kostoj. Ĉu via kotizo estas negativa? Ofte okazas. En tiu kazo, vi partoprenos senpage 😉

Eblas pagi plurfoje kaj peti monhelpon de nia solidareco-kaso. Bonvolu kontakti Lupon pri tio ĉe doumontvalere@yahoo.fr

Kiel aliĝi?

Jen la aliĝilo!

Ĉar ni estas skoltgrupo kun asekuro, ni bezonas ke vi (aŭ viaj gepatroj) plenumus sandokumenton kaj (por la malpli ol 18 jaruloj) gepatran permeson. Tiuj dokumentoj estas ĉi tie en pluraj lingvoj.

Ankaŭ eblas retmesaĝe al info@verdajskoltoj.net

Kiuj partoprenos?

Jen la listo de la partoprenantoj!