PEKO-2022-Informoj

De pluraj jaroj, PEKO estas LA kongreso en Belgio. NEPRE venu kaj invitu viajn amikojn, genevojn, genepojn, najbarojn, E-lernantojn…

Kiam?

Por partoprenantoj: de ĵaŭdo la 3a de marto ek de la 14a horo, ĝis dimanĉo la 6a de marto je la 13a horo.
Por skoltoj kaj helpantoj: de merkredo la 2a de marto ekde la 18a horo, ĝis dimanĉo la 6a de marto je la 16a horo

Kie?

En la pligrandigita Centre d’Hébergement du Château de Tilff
Esplanade de l’Abeille, 9
4130 Tilff
Mapon vi trovos ĉi tie.

Kiel atingi la lokon?

  • Plej proksima stacidomo: Tilff – 300m
  • Plej proksima biciklovojo: Ravelo -250m
  • Plej proksima flughaveno: Liège Airport (LGG) – 23km

KOVIMO-reguloj

Kompreneble ni rekomendas al vi vakciniĝi, porti maskon kaj esti prudenta. Tamen ni ne aldonos regulojn al tion kion petas aktuale la belgan ŝtaton. Jen tio kion petas la belgan registaron por kunveno de malpli ol 50 personoj :

  • Masko: kaze de kontaktoj kun eksteraj personoj
  • COVID SAFE TICKET: ne deviga
  • me-testado: konsilita
  • aerumi

Mallonga priskribo

Tilff estas turista urbeto sude de Lieĝo. Ĝi situas en la kruta valo de la rivero “Ourthe”. Tilff estas ĉirkaŭigita de verdaj montetoj kaj ŝajnas iom perdita en la naturo (krom nokte por la lumigita proksima aŭtovojo).

20161122_14_tilff.jpg

La loĝejo estas en la centro de Tilff, tre proksime de la stacidomo (300m) kaj de ĉiuj facilaĵoj. La loĝejo estis renovigita kaj pligrandigita lastjare. Estas privata korto, eta ludilo por infanoj, unu granda salono por la manĝoj, du malgrandaj kaj du novaj grandaj salonoj por la programeroj kaj trinkejo.

Estas 16 ĉambroj de 2 ĝis 5 litoj (entute 50 litoj). Ĉiuj ĉambroj havas lavujon kaj duŝon. Ili estas en la sama etaĝo kaj koridoro. Pro tio, ni provos plej bone disdoni la ĉambrojn laŭ la bezono de la partoprenantoj.

Kotizoj

  • via aliĝo validas post antaŭpago de 50€ je la konto de la Verdaj Skoltoj.
  • rabato por kontribuantoj: 10€/horo da programero
  • por aliaj rabatoj bonvole demandi nin persone
  • la kotizo inkluzivas loĝadon, manĝojn, teon kaj kafon kaj programerojn (ekskursojn estos krompageblaj)
  • Krompago por unulita ĉambro: 25€/tranokto
  • Kunportu lit- kaj sekigtukojn!

Plentempa partoprenado po persono

  • Bebo (venas kun siaj manĝoj):   0€
  • Skoltoj (4 tranoktoj):   60€ 
  • Ĝis 20 jaroj:   60€
  • Ĝis 27 jaroj:   120€
  • Ekde 28 jaroj:   160€

Parta partoprenado
Parta partopreno eblas, via kotizo estos kalkulita laŭ tranoktoj :

  • Skoltoj: 15€/tranokto
  • Ĝis 20 jaroj: 20€/tranokto
  • Ĝis 27 jaroj: 40€/tranokto
  • Ekde 28 jaroj: 60€/tranokto

Ankaŭ eblas partopreni sen tranokti. Aliĝu kaj ni sendos al vi proponon por via kotizo.

Pago

Bonvolu ĝiri vian kotizon sur la bankkonto de la Verdaj Skoltoj:
Nomo:     Verdaj Skoltoj

nepre ĝiru kun titolo: «PEKO2022» + [Antaŭpago/Kotizo] + VIA NOMO
IBAN        BE25 9731 2584 2982
BIC          ARSP BE22
rue des Champs 3
B
5060 Sambreville 
Belgio

ĉe UEA aŭ FEL
La konto de la Verdaj Skoltoj ĉe UEA kaj FEL estas 
vsko-n.

Nepre sendu kopion de via retletero al UEA aŭ FEL al ni! (UEA malrapide komunikas al ni la konto-eltirojn).

 

Informoj – programo – aliĝilo –  aliĝintoj