PEKO-2023-Informoj

De pluraj jaroj, PEKO estas LA kongreso en Belgio. NEPRE venu kaj invitu viajn amikojn, genevojn, genepojn, najbarojn, E-lernantojn…

Ĉi-foje ni festos la 10-jariĝon de la Verdaj Skoltoj!

Kiam?

Por partoprenantoj: de ĵaŭdo la 18a de majo ek de la 10a horo, ĝis dimanĉo la 21a de majo la 14a horo.
Por skoltoj kaj helpantoj: de merkredo la 17a de majo ekde la 18a horo, ĝis dimanĉo la 21a de majo je la 17a horo

Kie?

En la pligrandigita Centre d’Hébergement du Château de Tilff
Esplanade de l’Abeille, 9
4130 Tilff
Mapon vi trovos ĉi tie.

Kiel atingi la lokon?

  • Plej proksima stacidomo: Tilff – 300m
  • Plej proksima biciklovojo: Ravelo -250m
  • Plej proksima flughaveno: Liège Airport (LGG) – 23km

KOVIMO-informoj

Aktuale estas neniu specifa regulo en Belgio. Ĉiukaze ni sekvos kaj petos vin sekvi la belgajn regulojn. Nek pli, nek malpli.

Mallonga priskribo

Tilff estas turista urbeto sude de Lieĝo. Ĝi situas en la kruta valo de la rivero “Ourthe”. Tilff estas ĉirkaŭigita de verdaj montetoj kaj ŝajnas iom perdita en la naturo (krom nokte pro la lumigita proksima aŭtovojo).

20161122_14_tilff.jpg

La loĝejo estas en la centro de Tilff, tre proksime de la stacidomo (300m) kaj de ĉiuj facilaĵoj. La loĝejo estis renovigita kaj pligrandigita antaŭ 2 jaroj. Estas privata korto, eta ludilo por infanoj, unu granda salono por la manĝoj, du malgrandaj kaj du novaj salonoj por la programeroj kaj trinkejo.

Estas 16 ĉambroj de 2 ĝis 5 litoj (entute 50 litoj). Ĉiuj ĉambroj havas lavujon kaj duŝon. Necesejoj estas apartaj je la sama etaĝo kaj koridoro. Pro tio, ni provos plej bone disdoni la ĉambrojn laŭ la bezono de la partoprenantoj.

Manĝoj

Ella kaj Eddy kuiros por ni. Baze la manĝoj estos vegetaraj. Kun viandaĵoj je la matenmanĝoj.

Kotizoj

  • via aliĝo validas post antaŭpago de 50€ al la konto de la Verdaj Skoltoj.
  • rabato por kontribuantoj: 10€/horo da programero
  • por aliaj rabatoj bonvole demandi nin persone
  • la kotizo inkluzivas loĝadon, manĝojn, teon kaj kafon kaj programerojn (ekskursojn estos krompageblaj)
  • Krompago por unulita ĉambro: 30€/tranokto
  • Kunportu lit- kaj sekigtukojn!

Po plentempa partoprenado por persono

  • Bebo (venas kun siaj manĝoj):   0€
  • Skoltoj (4 tranoktoj):   60€ 
  • Ĝis 20 jaroj:   75€
  • Ĝis 27 jaroj:   130€
  • Ekde 28 jaroj:   220€

Parta partoprenado
Parta partopreno eblas, via kotizo estos kalkulita laŭ tranoktoj :

  • Skoltoj: 15€/tranokto
  • Ĝis 20 jaroj: 25€/tranokto
  • Ĝis 27 jaroj: 50€/tranokto
  • Ekde 28 jaroj: 80€/tranokto

Ankaŭ eblas partopreni sen tranokti. Aliĝu kaj ni sendos al vi proponon por via kotizo.

Pago

Bonvolu ĝiri vian kotizon sur la bankkonton de la Verdaj Skoltoj:
Nomo:     Verdaj Skoltoj

nepre ĝiru kun titolo: «PEKO2023» + [Antaŭpago/Kotizo] + VIA NOMO
IBAN        BE25 9731 2584 2982
BIC          ARSP BE22
rue des Champs 3
B
5060 Sambreville 
Belgio

ĉe UEA aŭ FEL
La konto de la Verdaj Skoltoj ĉe UEA kaj FEL estas 
vsko-n.

Nepre sendu kopion de via retletero al UEA aŭ FEL al ni! (UEA malrapide komunikas al ni la konto-eltirojn).

 

Informoj – programo – aliĝilo –  aliĝintoj