PEKO-2023-programo

DETALOJ PRI LA PROGRAMO

La plej laste aktualigita provizora programo estas ĉi tie.

Jen plena adreso se la ligilo ne funkcias: https://docs.google.com/spreadsheets/d/1j2_kJJBY4_NaZUEZmPrQuV8N-xPQJ9TkWIZZ7quYuhQ/edit?usp=drivesdk

Ĝenerale

Manĝoj kaj trinkoj :
8 :00-9 :30 matenmanĝo

11 :00-11 :15 kafopaŭzo
12 :30-13 :45 tagmanĝo
16 :00-16 :30 paŭzo
18 :00-19 :30 vespermanĝo
19 :45-… ? trinkejo.

  • Ekde via alveno, ĉe la akceptejo, vi ricevos formularon por partopreni al la tutpeka ludo kiu daŭros ĝis dimanĉo je la 10:30. Dimanĉe je la 11 :30 la venkinto ricevos belan premion !
    (Jen ‘senpaga’ helpindiko : indas konatiĝi kun laŭeble plej multaj Verdaj Skoltoj por pligrandigi viajn ŝancojn je venko !)
  • Okazos Esperanto-kurso por komencantoj kun Bizono kaj (laŭ peto de la interesitoj ) babilrondo por progresantoj kun Mambao: ĵaŭde je la 14 :30, vendrede je la 9 :30 kaj 11:15, sabate je la 9 :30.
  • Paralele al la kurso por komencantoj okazos ankaŭ la ateliero « ĉu tubi aŭ ne tubi » sub gvidado de Briardo.
Merkredo, la 17a de majo

18a alvenoj de skoltoj kaj helpantoj
19a vespermanĝo, preparado, kunsido

Ĵaŭdo, la 18a de majo

10:00 Esperantokurso por komencantoj
16:30 prelego Bernard-Régis (Foino) pri Gerard Mercator kaj ties mapoj,
20:00 okazos dancado kun Liba Gabalda.18a30 vespermanĝo

Vendredo, la 19a de majo

je la 9 :30 okazos ankaŭ prelego pri la nombroj kaj kvantoj post 10 jaroj da Verda Skoltismo, kiun kunordigis Dingo kaj Mambao
        (Esperantokurso por komencantoj nur laŭ interkonsento)
11:15 okazos (infana) programero kreema sub gvido de Korsako,
paralele al fotoprezento de niaj lastdataj aktivaĵoj (Verdaj Skoltoj),
14 :00 grupo de ĉinaj partoprenantoj prelegos pri Kumeŭaŭo, la knabo de la ĝangalo, kun reta konekto al ĉinio.
16:30 okazos biergustumado kun Lupo, kaj paralele por la ne-alkoholemuloj : sukogustumado kun Magoto kaj Briardo.

Vespere ni probable aventure amuziĝos per luphomludado kaj nokta ekskurso.
Aŭ eble necesos serĉadi informojn por plenigi vian formularon de la tutpeka ludo…

Sabato, la 20a de majo

10:00 Esperantokurso por komencantoj
11:15 ni invitos ĉiujn PEKanojn konatiĝi kun skoltismo ĝenerale, kaj tiujn simbolojn kaj kutimojn kiujn la Verdaj Skoltoj havas kaj uzas por eduki siajn grupojn. Okazos cirkloj de scio : diversaj stacioj samtempe, ĉiuj prezentantaj alian temon.
14:00 ekos ekskursoj : kajakado (junuloj + skoltoj) aŭ promeno al la abatejo de Brialmont.
18:30 ĉiuj certe estos revenintaj por vespermanĝi, kaj poste prepariĝi al festa vespero !
20:00 komenciĝos la festado kun mallonga prezento de la orkesto ‘ĉu tubi aŭ ne tubi 2.0’ kaj tuj sekve, la koncerto de Johny M.

Inter la 21 :30 kaj noktomezo estos laŭta diskejo  por dance kaj feste marki la dekjariĝon de la Verdaj Skoltoj!

Dimanĉo, la 21a de majo

10:00 Esperantokurso por komencantoj

11:30 deklariĝos kiu venkis en la granda ludo, kaj konkludiĝos PEKO 2023.

post tagmanĝo, ni petas ke estu liberigitaj ĉiuj ĉambroj por ke ni povu ekpurigi kaj ordigi

plej laste je la  14 :00!

…bonvole proponu vian ideon!

Informoj – programo – aliĝilo –  aliĝintoj