Blog Post

Niaj projektoj

Dum PEKO (21-22-23aj de marto) okazis du kunsidoj pri la verdaj skoltoj.

Unue, ni prezentis la projekton kaj ĝian sukceson.
Jes ja, nia prov-projekto sukcesis! Ni pruvis ke eblas krei internacian skoltan trupon kun Esperanto-adoleskantoj. Eblas organizi semajnfinon sufiĉe regule por krei etosplenan trupon. Kun Esperanto kiel ponto-lingvo kiun la partoprenantoj pli kaj pli bone parolas.

Ĉe-estis multaj homoj por spekti tiun prezenton. Kaj la reagoj estis ege pozitivaj.

Due, ni ankaŭ kunsidi pri la estontaj planoj. Nun ke ni provis la taŭgecon de la projekto estas tempo pli bone konstrui ĝin. Ĉar ĝi ne plu estas prov-projekto.

Ni interkonsentis pri la jena skiza plano:

Gvidi

truplibro

La kvalito de la gvidado kaj de la programo estas nepra por ke la grupo iĝos pli kaj pli alloga. Tiel la skoltoj fieros, priparolos inter si, kun aliaj esperanto-adoleskantoj kaj aliaj adoleskantoj kaj spontane reklamos kaj varbos.

Praktike, ni daŭre organizos semajnfinojn kaj tendumadon. Altigos la kvaliton de la gvidado (pli skolta, pli teknika). Kaj pli fortigos nian identecon (ŝtofajn insignojn, flago, nova retejo, truplibro…).

Organizi

La organizado ebligas, faciligas kaj sekurigas la gvidadon. Kaj nepras por zspekti serioza kaj profezia grupo.

  1. Konservi niajn spertojn (raportoj, truplibro, fotoj, retejo…)

  2. Faciligi la gvidadon (kuirkesto, kantkajero…)

  3. Skribi nian pedagogiajn celojn kaj niajn metodojn (skolta kaj interkultura)

  4. Sekurigi per asekuro (APE asekuros nin), kreado de nia asocio au kuniĝo kun skolta asocio, rekono de nia grupo kiel skolta.

Certe tro da laboro por la libera tempo de unu au du skoltestroj (kiuj jam gvidas kaj skoltestras). Do ni bezonas helpon por antaueniri pli rapide. Pro tio ni provos

  1. Krei grupon da plenkreskuloj (‘staff’) kiuj subtenos nin!

Informi

Bongo prezentasProfesiigi nian komunikadon. Informi Esperantujon kaj la skoltan movadon pri nia ekzisto.

Insigno (logo) lau profesia kvalito, ŝtofaj insignoj kaj flago, multlingva retejo, filmeto lau la modelo de “esperanto estas” (nur kun fotoj, muziko kaj vortoj, sen parolado), facebook-paĝo, prezentoj dum la eo-kongresoj.

Ni jam prezentis nian grupon dum KKPS, NR kaj PEKO. Bongo prezentos la verdajn skoltojn dum Internacia Junuara Festivalo en Italio (aprilo 2014). Lupo kaj Korsako same faros dum la Printempa Semajno Internacia en Germanio (aprilo 2014). Kaj Lars dum la Germana Esperanto-Kongreso (junio 2014). La bildo-prezento estos baldaŭ disponebla rete.

Varbi

Sen novaj skoltoj la grupo malkrekos kaj malaperos rapide.

La skoltoj amuziĝas kaj ŝatas skoltumi. Ili jam provis kaj provas inviti gefratojn kaj amikojn. Por helpi tiun naturan varbadon necesas plibonigi la retejon kaj vivigi la facebook-paĝon.

Sed ni volas ankaŭ inviti la aliajn skoltojn!

Ni organizos grandan urbo-ludon en 2015 en Bruselo. Tiam ni invitos patrolojn el Flandrio, Valonio, Bruselo, Luksemburgo, Germanio, Francio… por ludi kun ni kaj malkovri nian internacian etoson (kaj Esperanton, kompreneble).

Sed ni volas ankaŭ disvastiĝi aliloke!

Por multaj junaj esperantistoj ne eblas partopreni la verdajn skoltojn ĉar ili loĝas tro for 🙁
Kial ne krei aliajn grupojn? Certe la bonaj kondiĉojn ne nur ekzistas en nia regiono. Ni jam laboras pri du ebloj: Alzaco kaj Svislando. Eble vi volas proponi alian regionon?

Dankon se vi atingis la finon de tiu longa artikolo.

Vi certe komprenis ke ni bezonas multe da homfortojn kaj iom da mono por plenumi tiun ambician planon.

Delfeno koncertasJam la skoltoj memgajnas iom da mono: Minao prelegis en la antverpena klubo, Delfeno koncertis dufoje, ĉiuj laboris dum PEKO por helpi kaj ni zorgis pri la trinkejo por gajni monon. Tamen ni estas tre eta grupo (12 skoltoj kaj 2 skoltestroj), kaj labori ne estas la celo de la verdaj skoltoj. Do ni vere bezonas viajn helpon kaj subtenon por kreskigi la projekton kaj disvastiĝi.

Ĉu vi volas helpi nin?
Kontaktu nin!

Ĉu vi volas subteni nian agadon?
Vi povas ĝirante monon sur niaj kontoj. Antaŭdankon!

  • UEA
    La konto de la Verdaj Skoltoj ĉe UEA estas vsko-n
    Jen la numero de UEA se vi bezonas.
    ING
    IBAN  NL72 INGB 0000 3789 64
    BIC     INGB NL2A

  • FEL
    La konto de la Verdaj Skoltoj ĉe FEL estas vsko-n
    Jen la numeroj de FEL se vi bezonas.
    KBC
    IBAN  BE31 4025 5105 3155
    BIC     KREDBEBB
    bpost
    IBAN  BE66 0000 2653 3843
    BIC     BPOTBEB1
  • VERDAJ SKOLTOJ
    Ankaŭ eblas rekte ĝiri al ni:
    ARGENTA
    IBAN   BE35 9731 1389 7734
    BIC     ARSPBE22
    Doumont Valère
    rue de Velaine, 114/4
    B-5060 Sambreville

Mi bedaŭrinde ne povis malfermi asocian konton ĉar necesus tri ĉe-estantaj plenkreskuloj. Do mi malfermis tiun konton, ne estas mia privata.

Bona novaĵo, Flory Witdoeckt akcepti revizii niajn kontojn 😉

0 Comments

  • nicky Janssen

    mi jes atingis la finon de via longa artikolo
    indas legi ion kion demandis tiom da laboro, cxu?
    mi ne vere scias kiel mi povus helpi vin, karaj se vi havas demandojn , skribu min
    por produkti flagojn insignojn sxtofaj proffeciaj..ni havas konatulojn kiuj faras ilin.. mi ne konas la prezoj, dependas de la kvanto, kaj de la kvalito, kaj de la dezirataj kolorojn ktp do skribu kion vi volas, cxu?
    ni cxiam elturnigxos kune..en Esperantomondo troveblas cxiujn talentojn cxu ne?
    virtuale mi pensas tiun pri Bart de Meyere, Yannick vercammen (nia filo) kaj Yves Nevelsteen, Lode van de Velde, (kies filo ne tro for de la “skolta agxo”) Klaas de Natasja.
    do tiu solvebus cxu?
    kion alian mi povus fari? cxeesti kiam vi benzonas min, mi farus laux eblecoj, mia koro estas kun vi!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita.

Related Posts