Blog Post

Manifiesta

05:00 Vekiĝo, finpreparado, pakado, ktp
06:30 Foriro
08:04 Alveno ĉe Bart en Bruĝo
08:30 Alveno en Bredene apud Ostendo, porti ĉion ĝis la tendo (pfff pezas…), instalado de la budo
10:00 Nia budo estas preta! Ĵus preta kiam la festivalo Manifiesta malfermiĝas.

IMG_5587

Bela kaj videbla, ĉu ne? Ni estis iom perdita en la festivalejo. Inter komunistoj kaj iu kultura centro el Bruselo kiu proponis turkajn manĝaĵojn. Esti apud budo kiu proponas manĝaĵojn bonegis.

Tiu budo estis la plej pozitiva de la lastaj monatoj: (preskaŭ) ĉiuj kun kiuj ni parolis favoris al Esperanto. Multaj demandis pri Eo-kursoj. Bedaŭrinde mankis budoj de junuloj kaj de plenkreskuloj por reklami specife pri TEJO kaj pri la Eo-kluboj… Ni tamen havis flugfoliojn por la Verda Stelo, Antverpeno kaj afiŝojn por la agadojn de Bruselo, Bruĝo, Loveno kaj Heide. Dankon al ili kiuj sendis la informojn kaj al FEL-libroservo kiu disponigis librojn al ni.

Estis bonega sperto kun Bart. Kun unu flandro kaj unu valono kunlaborante kaj uzante nian lingvon por interparoli, ni vere montris ke Esperanto permesas internacie kunlabori 😉

Ni ĉefe reklamis pri nia Esperanto-staĝo. Mi esperas ke kelkaj inter ili aliĝos…

19:00 eko de la pakado
20:00 foriro
22:00 gustumado de biero kun mielo, post monatoj da ripozo ĝi pretas kaj bungustas por KKPS \(^_^)/

Konklude, estis longa sed profitdona tago. Mi havis inter 20 kaj 30 kontaktojn kun francparolantoj, pluraj demandis pri la staĝo por iliaj infanoj, 3 aŭ 4 demandis ĉu ni organizas ion por pli junaj infanoj, multajn demandis al mi pri eo-kurso en Bruselo, Lieĝo kaj Charleroi, nurunu diris ke la angla jam estas tutmonda lingvo. Bart havis pli malpli samajn kontaktojn kun nederland-parolantoj. Kelkaj Esperantistoj venis saluti kaj kuraĝigi nin. Jam unu engaĝigis por deĵori sekvontjare… Do estis bonega tago, kun bela vetero.

Sola bedauro, ni estis maltro por ĝui la festivalon 🙁 Bonŝance ĵus apud nia tendo strat-grupoj venis spektaklumi. Ekzemple tiu grupo el Gento.

IMG_5589

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita.

Related Posts