Blog Post

Malferma estrar-kunsido

Kial?

Post la sukceso de PEKO, Jean-Pol kaj Valère decidis organizi malferman estrar-kunsidon.
Jes estas multe da pripensado, laboro, ideoj, celoj…. kaj ni ŝatus havi viajn ideojn, proponojn, ktp. Gravas bone kaj efike agi dum la sekvontaj monatoj. Kaj kunlabori inter niaj asocioj.

Kiujn?

Se vi interesiĝas pri niaj projektoj, vi estas invitita. Anoncuvin ĉe Lupo (doumontvalere@yahoo.fr) kaj venu!
mapo

Kion?

Jen skiza tagordo:
1) enkonduko kaj labormetodo (5 minutoj)
2) Verdaj Skoltoj, -is, -as, -os (15 minutoj)
Valère prezentos tion kion ni faris, faras nun, kaj la planojn por la sekvantaj monatoj.
Kaj ankau raportos pri PEKO2015 kaj PEKO2016.
3) Financa plano por la sekvantaj monatoj
4) Viaj ideoj kaj projektoj
5) diversaĵoj

Kiam?

Ĵaŭdon la 28an, ekde la 18a horo.
Estos iom da manĝaĵoj (pano, fromaĝo, ŝinko, kikerkaĉo…) kaj trinkaĵoj.
Kvankam kelkaj trajn-ŝoforoj anoncis strikon, ni konservas tiun daton kaj horon!

Kie?

Ni kunsidos en la skoltejo de Guido Ricci. Ĝi estas ene de:

rue du Cornet  51, 1040 Etterbeek
Proksime de Place Jourdan, je ~1km de la stacidomo Bruxelles-Luxembourg
kaj ~1km de la stacidomo Bruxelles-Schuman.
Jen ligilo al mapo: https://goo.gl/maps/YiB8a

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita.

Related Posts