Blog Post

IIK 2015 bone okazis, dankon al ĉiuj!

Ja estas malfrua por raporti…

Bonega foto-raporto estis farita per Fabrice. Dankon al li 😉

Vi povas trovi ĝin ĉi tie: http://arras-esperanto.fr/iik2015/hejmopagxo.html

IMG_8536Kelkaj gepatroj kaj respondeculoj skribis al ni por danki. Kun ilia permeso mi ĉi tie publikigos iliajn vortojn.


Mi tutkore dankas al vi pri tiu raportaĵo , pri la fotoj , pri via organizado( grupoj lau la aĝo, atelieroj kaj ludoj organizataj same…) , sen ĝi  mi ne scias kio okazis , ĉar mia filo Doriàn estas tre silentema.
Mi aparte ŝatas la foton kun Nicky kiu manĝigas knabineton, la rigardoj estas tiom plenaj da amo kaj ĝojo!!!!! gratulojn al la fotisto!!
Mi tre dankas entute pri via seriozeco, via profesiemo kio fidigis min pri la sekureco kaj organizado …detaloj pri problemetoj kio ĉiam okazas ne gravas …
Mi vidis sur la fotoj la ĝojon de mia filo , kaj kialojn….
Mi ege esperas ke venontjare , organizantoj de IIk inspiriĝos de tiu ĉi IIK por same bone organizi. kaj mi tre dankas Valère  kaj Nicky se ili bonvolu ripetigi la eksperimenton ( aliajn mi ne konas sed dankas ilin) .

Ankoraŭ foje dankon por via laboro kaj sindediĉo.
Fabienne Berthelot-Ertl , patrino de Doriàn Ertl.


Zsófia_Kóródy

Kara IIK-teamo, karaj geamikoj,
ankaŭ mi ŝatus gratuli al vi pro la bonega organizado de la ĉi-jara IIK!!!! Mi aŭdis nur laŭdajn vortojn, pozitivajn rimarkojn pri la programo, pri la organizantoj kaj pri la etoso! Dankon pro la fotoserio!

Estis malfacile ekveturi hejmen, la adiaŭado de la IIK-partoprenintoj en la antaŭhalo de la kongresejo estis malfacila, longa, kun emocioj, eĉ kun larmoj en la okuloj pro la konsciiĝo, ke post tutsemajna kunestado, abundaj eventoj kaj kreiĝo de profunda amikeco ili devas disiĝi kaj verŝajne ne revidos unu la alian dum unu jaro – se entute!

La ploretado daŭris dum tuta veturado ĝis Herzberg kun sonoj de sopiro je daŭrigo de la semajna sonĝo, kun laŭtaj ve-oj, kvazaŭ ili estus forpelitaj de iu Paradizo, kie ili travivis neforgeseblan tempon.

Tion kreis VI ĈIUJ, kiuj zorgadis pri la programo, aranĝis ĉion elkore kaj dediĉis vian tempon, energion al la grupeto, atentante ilian bonfarton.

La entuziasmo, la interrilatoj kun partoprenintoj daŭras, instigante niajn du lernantinojn el Herzberg al uzado de Esperanto per facebook kaj aliaj rektaj komunikadiloj. Ili jam aliĝis al la vintra junulara renkontiĝo, JES en Hungario. Tio aparte ĝojigas nin kaj esperas, ke ili fariĝos stabilaj lingvouzantoj.

Iliaj koroj verdiĝis 🙂 dank’ al vi, organizantoj, verdaj skoltoj, instruistoj, sportistoj, kvazaŭ-familianoj… Ni esperas, ke vi kontribuos al IIK ankaŭ en 2016 en Nitra.

Gratulante, dankante,
Zsofia Korody, instruistino de Janette kaj Cornelia


Karegaj geamikoj ĉiuj:
Fabrice, Michel, Valere, Niki, Llovana, Morayma, Mallely, Amanda, kaj ĉiuj ĉiuj !!!!

Mi volas danki al vi pro via tuta semajno por la IIK. Mi legas la raporton kaj rigardas
la fotojn kaj nun mi havas pli ampleksan ideon kion vi faris, kaj kune lernis kaj ĝuis
dum la tuta semajno, kiel vi atente kaj afable zorgis kaj estis kun niaj gefiloj niaj de ĉiuj.

Mi estas la patro de Ĵoaquin kaj Samantha Rosillo el Meksiko.

Mi demandis al ili, kio estas la plej bela loko aŭ sperto de nia vojaĝo en Eŭropo, ĉar post
UK ni vizitis Belgion, Parizon kaj Londonon, kaj ambaŭ tuj respondis: Estis la Infana kongreseto!!!!

Por mi tio jam estas la plej bonega respondo ĉar venis rekte el iliaj koroj kaj mi volas gratuli la tutan skipo-teamo kiu ĉiu tage kaj nokte zorgis kaj lasis al ilin tre belajn kaj memorindajn sentojn dum lia tuta vivo.

Jes, mi esperas ke la kono de aranĝo de tiu ĉi povas transiri al la venonta IIK por ke ĝi estu riĉa kaj plena de belaj kaj novaj aventuroj.

Dio benu vin ĉiuj…. kaj al la gepatroj de la infanoj, mi ŝatus ke niaj infanoj restu en kontakto kiel plej eble por ke ili ne perdu la kontakton… pro tio mi lasas la retpoŝton kaj Skajpo de miaj gefiloj por ke vi instigu al la viaj bonvole skribu al ili por daŭre la amikeco.

KORAN DANKON kaj ni restu en kontakto.
Tre amike
Ĵoakino Rosillo Vega Acosta
(Patro de Sami kaj Ĵoakineto)


Kara Fabrice kaj la teamo de IIK,
Mi elkore gratulas vin pro la peza laboro kaj bonega organizado. Mia filo Baris estis tre felicxa kaj deziras partopreni venontjaran IIKon en Nitra, Slovakio.
Li jam paroletas Esperanton. Li rakontis pri siaj travivajxoj al miaj geamikoj esperantistoj el Kanado tuj post UK.

Mi dankas al cxiuj organizantoj kaj volontuloj…
Murat ÖZDİZDAR

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita.

Related Posts