Blog Post

Herzberg, aprilo 2018

Esperanto-tendumado en la Domeyer-parko en Herzberg

Fine de marto, ekzakte merkredo la 28-an de aprilo, la Domeyer-parko en Herzberg iĝis tendumejo por grupo de kvin Herzberganoj, kiuj gastigis Verdajn Skoltojn el Belgio, Francio, Hispanio kaj Kanado. Eĉ hundo ĉeestis nian tendumadon.

Dum la unuaj tagoj venis Zsófia Kóródy kaj Cornelia Luszczek de la Esperanto-centro por instrui Esperanton al la loka skoltgrupo. Ankaŭ ni uzis la tempon por prepari ludojn, kolekti rubaĵojn en la ĉirkaŭaĵo kaj plani la manĝojn por la venonta tendumado. Jam semajnoj antaŭe estis planitaj diversaj ludoj kaj aktivaĵoj por niaj gastoj. En sabato posttagmeze ili alvenis sepope kaj tuj ni interkonatiĝis farante sukerpufaĵojn ĉe la fajro.

Ĉiuj jam antaŭpreparis siajn dormlokojn en la granda blanka tendo kaj poste vespermanĝis ĉe kradrostilo. Noktiĝis kaj ni sidis ĉirkaŭ la fajro dum la skoltoj rakontis legendojn el siaj hejmurboj. Relative frue ni endormsakiĝis ĉar por kelkaj skoltoj la paska dimanĉo komencis per sankta meso en la katolika preĝejo de la sankta Jozefo je la 6-a matene.

Je la 8-a la resto de la grupo aliĝis al la komuna matenmanĝo. Fortigitaj por la tago la grupo  ekis al la akvofalo por serĉi malfacile troveblajn ovojn. Surprize Delfeno malkovris la kaŝlokon de tre malnova taglibro, kiu skribiĝis de kunfondinto de la urbo en la 14-a jarcento. En ĝi estis multaj solvendaj enigmoj. Ni eksciis, ke origine la kastelo de la urbo estis planita en alia loko ol ĝi hodiaŭ troviĝas. Sed nia verkisto ne konsentis kun la loko. Mistera virino montris al li la eblecon trovi sep magiajn bulojn por verigi unu deziron lian. Kaj ni komprenis, ke ni sekvu liajn paŝojn. La unua stacio estu Scharzfeld, kien ni piediris dum tri horoj, trovis la unuan bulon survoje kaj devis gajni la duan venkante ŝakludon kontraŭ bulo-gardisto en la ŝtona preĝejo. La vesperon ni pasigis ĉe paska fajro en la sama loko kaj en mallumo marŝis reen tenante torĉojn en niaj manoj. Ankoraŭ en tiu nokto okazis totemigo de du Verdaj Skoltoj, kiuj nun nomiĝas Abelo kaj Garrano.

La paskan lundon ni uzis por konstrui benkojn el po du paledoj kaj plu serĉi bulojn. Dum urba ludo ni vizitis kelkajn esperantajn vidindaĵojn same kiel la urbocentron, la kastelon kaj ludis en diversaj lokoj. Tri buloj troviĝis kaj tion ni festis aŭskultante muzikon en la vespero.

Ankaŭ la sekva tago estis plena de okazaĵoj. La urbestro vizitis nin dum la metenmanĝo kaj ni batalis kontraŭ fantomoj de arbareto por savi de tie la sesan bulon. Sed malbeno perdigis ĝin denove. Same okazis poste en naĝejo, kie bulo helpe de trezormapo troviĝis kaj post sangopostula batalo denove perdiĝis. Tamen ni sukcesis verigi la duan parton de la deziro de la kunfondinto, kiu por unu vespero aperigis grandan saltkastelon en la parko. Ĉiuj freneze saltis ĝis mallumo kaj pluveto forigis ĝin, ankaŭ ĉar dume en la historio de la urbo la kastelo konstruiĝis sur monteto.

Ankoraŭ dum du tagoj ni kune ĝuis nian libertempon, eĉ kiam la germanaj lernantoj jam devis iri al lernejo. En ĵaŭdo la adiaŭa horo venis kaj ĉiuj esperante je baldaŭa rekunven‘ reveturis hejmen.

Por mi estis granda plezuro organizi tiun tendumadon kun diversaj partneroj kaj vidi la lokajn skoltojn klopodi paroli en Esperanto kaj sperti la ĝuon, kiun havis la junuloj plenumante la grandegan taskon solvi ĉiujn enigmojn kaj pasigi tempon kune ĉefe ekstere.

Michaela Stegmaier

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita.

Related Posts