finiĝis ;-(
Sabaton la 4an de aŭgusto, finiĝis la skolta semajno de la Verdaj Skoltoj apud Madrido. Ĝi estis plenplena da aventuroj, surprizoj, komunikadoj, bestoj, ludoj, naĝejoj, grimpadoj, ktp. Pro pluraj ne antauvideblaj malfacilaĵoj, ni ne povis ĉi jare regule raporti pri ĝi :-( Ni provos korekti tion dum la sekvontaj semajnoj! Gratulojn al ĉiuj skoltoj pro ilia elturniĝemo kaj specife al la novaj bestoj inter ni: Agutio, Pika, Sabaka, Bubalo, Korato, Lampido ; kaj al tiuj kiuj por la unua fojo skoltumis kun ni: Dalila, Kasja, Marius, kaj Nam Suan. Kaj ni volas diri DANKON al Pika, Diego kaj Aida, kiuj zorgis pri ĉio por ni surloke. Ĝuu viajn feriojn en IJK aŭ aliloke! Ĝis baldaŭ ĉe la skoltoj, en Esperanto-eventoj aŭ aliloke. Belajn aventurojn al tiuj kiuj pro aĝo…