Blog Post

Bonom?

Kion signifas “bonom”?

Tiun vorteton el la franca “bonhomme” uzas ni kiel ekkrio (interjekcio).
“Vi aldonas tiom da kapsiket-saŭco en via manĝo… Vi estas vera bonomo!”
Komprenu : Vi estas vera vira viro [primoke].

Verŝajne la primoka senco venas el tiu skeĉo: Energio 3000, la trinkaĵo de la veraj bonomoj.

Ni komencis uzi tiun vorton en Grezilojno en novembro.
Kaj en Maastricht, komence de februaro ni trovis nekredeblan kafejon: la kafejo de la veraj viroj!

la kafejo de la veraj viroj!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita.

Related Posts