KKPS kaj pli

Ekde vendredo la 27a ĝis dimanĉo la 29a de oktobro, ni partoprenis  KKPSn en Nederlando. KKPS estas junulara evento organizita de NEJ. Ĝi estis mojosa (kaj ni gajnis ĉiujn kostum-premiojn de la halovena balo!). Estis 81 partoprenantoj, inter ili 15 verdaj skoltoj. Ni etosigis, helpegis por lavi kaj purigi, (preskaŭ) trankvile spektis prelegon, prelegis pri niaj someraj tendumadoj... kaj amuziĝis! Post KKPS 12 kuraĝaj skoltoj restis dum 2 pliaj noktoj (en tre malvarmaj tendoj). Ni kuiris surfajre, kunsidis en la naĝejo kaj en la inaj duŝejoj (ĉar tie varmis), kaj inventis skoltan elturniĝon por malpli frosti!  
Legi pli