Manifiesta

05:00 Vekiĝo, finpreparado, pakado, ktp 06:30 Foriro 08:04 Alveno ĉe Bart en Bruĝo 08:30 Alveno en Bredene apud Ostendo, porti ĉion ĝis la tendo (pfff pezas...), instalado de la budo 10:00 Nia budo estas preta! Ĵus preta kiam la festivalo Manifiesta malfermiĝas. Bela kaj videbla, ĉu ne? Ni estis iom perdita en la festivalejo. Inter komunistoj kaj iu kultura centro el Bruselo kiu proponis turkajn manĝaĵojn. Esti apud budo kiu proponas manĝaĵojn bonegis. (Legi pli…)
Legi pli

IIK 2015 bone okazis, dankon al ĉiuj!

Ja estas malfrua por raporti... Bonega foto-raporto estis farita per Fabrice. Dankon al li ;-) Vi povas trovi ĝin ĉi tie: http://arras-esperanto.fr/iik2015/hejmopagxo.html Kelkaj gepatroj kaj respondeculoj skribis al ni por danki. Kun ilia permeso mi ĉi tie publikigos iliajn vortojn. (Legi pli…)
Legi pli

el Tervuren, venis nova vento…

Hodiaŭ mi havis la plezuron viziti la Esperanto-klaso de Sandra. Ŝi estas instruistino pri matematiko en mezlernejo en Tervuren. (Tervuren estas en Flandrio, apud Bruselo.) En ŝia lernejo estas speciala kurso dum la 3a jaro (tiam la adoleskuloj aĝas 14-15 jaroj). La instruistoj proponas diversajn fakojn, la studantojn elektas. Sandra proponis Esperanton, la direktorino akceptis tiun fakon, kaj 14 studantojn aliĝis \(^_^)/ La kurso estas iom speciala: 2 horoj semajne, sinsekve ĵaŭde posttagmeze. Kvankam la kurso estas deviga, ĝi ne kalkulas por la sukceso de la studantoj. Do ne estas kaj ne estos ekzameno. Alia tre speciala afero: la kurso…
Legi pli

dankon!

Sabaton la 12an de septembro, dum sia Ĝenerala Asembleo, Flandra Esperanto-Ligo decidis oferti al la Verdaj Skoltoj la neatenditan profiton de la postkongreso. Varmajn Dankojn al ili ;-)
Legi pli

2-4aj de oktobro

Kio? Semajnfino de la Verdaj Skoltoj. Kiam? Ekde vendredon la 2an de oktobro ĝis dimanĉon la 4an. Alvenu kiam vi povas, foriru kiam vi devas ;-) Por kiuj? Vi estas inter 11 kaj 17 jaraĝa? Vi volas amuziĝi kun aliaj adoleskuloj en internacia etoso? Do kunigu la Verdajn Skoltojn! La unua semajnfino estas malfermita al ĉiuj 11-17jaraĝuloj. Ne necesas paroli Esperanton por via unua partoprenado. Venu, gustumu kaj restu se vi ŝatas! (Legi pli…)
Legi pli