Blog Post

2-4aj de oktobro

Kio?

Semajnfino de la Verdaj Skoltoj.

Kiam?

Ekde vendredon la 2an de oktobro ĝis dimanĉon la 4an.
Alvenu kiam vi povas, foriru kiam vi devas 😉

Por kiuj?

Vi estas inter 11 kaj 17 jaraĝa? Vi volas amuziĝi kun aliaj adoleskuloj en internacia etoso? Do kunigu la Verdajn Skoltojn!
La unua semajnfino estas malfermita al ĉiuj 11-17jaraĝuloj. Ne necesas paroli Esperanton por via unua partoprenado. Venu, gustumu kaj restu se vi ŝatas!

Kie?

Rue de Presles, Rosée, Valonio

[googlemaps https://www.google.com/maps/embed?pb=!1m18!1m12!1m3!1d2552.3406831302673!2d4.67939!3d50.22954!2m3!1f0!2f0!3f0!3m2!1i1024!2i768!4f13.1!3m3!1m2!1s0x47c1f2eb43a2765b%3A0xabe8c0c5185d59a9!2sRue+de+Presles%2C+5620+Florennes!5e0!3m2!1sfr!2sbe!4v1441382650884&w=600&h=450]

Ni loĝos en nia “tradicia” ruldomo. Se necesas ni starigos tendon por ke ĉiuj havu lokon por dormi.
Lupo povas ŝofori vin ekde la stacidomo de Tamines. Ĉu vi bezonas helpon por atingi la lokon? Kontaktu nin!

Por la novuloj: ni loĝos apud lageto en granda “doma” ruldomo. Kie ni povos rifuĝi kaj varmiĝi kiam pluvos. La Verdaj Skoltoj kutimas esti tie 😉 Jen kelkaj fotoj de la loko. (Ja, la fotoj estas de nia unua semajnfino en novembro 2012, kelkaj kreskis!)

ruldomoEstas granda salono kie ni jam 12-ope sidis por ludi kaj kanti. La knaboj ankaŭ dormis en la salono. Estas 2 dormĉambroj, necesejo kaj duŝejo. Ankaŭ estas kuirejo kun fridujo, forno kaj lavujo por purigi ĉion!

kuirejoKaj kompreneble estas bela lageto!

lageto

Kion ni faros?

Ni ludos, amuziĝos, memkuiros, kaj Lupo preparas grandan ludon en la arbaro! Kun malkovrenda vojo, mapoj, enigmoj, elprovoj, kaj fina batalo \(^_^)/
La defio de la semajnfino estos kuiri nur sur fajro. Ni uzos fajro-tablon kaj fajro-kestojn. Kiel ekzemple tiu “hobo stove” farita kun ladskatolo.

[youtube https://www.youtube.com/watch?v=UJKUtQ9Pqo4&w=420&h=315]

Ankaŭ vi konstruos individuan etan fajro-keston kaj povos reiri hejmen kun ĝi 😉

Ĉu vi volas manĝi ion specifan? Ĉu vi havas ideojn por nia menuo? Sendu ilin al Lupo!

Kiuj partoprenos?

Lupo kaj Minao gvidos.
Partoprenos: Delfeno, Korsako, (eble) Gnuo, (eble) Gibono, Kolibro, kaj Vi!

Kiel aliĝi?

Kontaktu Lupo kaj li sendos al vi la necesajn dokumentojn 😉

Kiom kostas?

La kotizo estas de 20€.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita.

Related Posts