Ni kreos la programon kun la kontribuoj de la partoprenantoj. Okazos prelegoj, kursoj, atelieroj, ekskursoj, ktp. Tiu programo daŭre provizoras.
Informoj– Aliĝilo – Aliĝintoj
Vendredon la 25an de oktobro
17a malfermo de la akceptejo
19a vespermanĝo
21a vespera programo: babilado, sociaj ludoj, biergustumado
Sabaton la 26an de oktobro
8a matenmanĝo kaj preparado de pikniko
10a matenaj programeroj kaj eko al ekskursoj
Kubof proponos trejnadon pri Projektoj.org – plibonigu (projektan) mastrumadon de via organizo
La trejnado estos du-foje du horoj (sabate matene + dimanĉe matene)
Ĉu ankaŭ al vi jam okazis, ke fine de jaro vi ne certis kion ĉion vi plenumis de via jara plano? Aŭ ĉu volis inkludi novulon al organizado de evento, sed tiu tute ne havis superrigardon? Plibonigante projektan mastrumadon vi ne nur evitos tion ĉi, sed ankaŭ plifaciligos komencon de nova projekto, havos superrigardon de ĉiuj ideoj kaj ŝparos vian energion por pli plaĉaj aferoj.
Venu al tiu ĉi praktika trejnado kie vi lernos kiel pli bone mastrumi projektojn kaj kutiman agadon de via organizo per Projektoj.org, nova projekta mastrumejo de TEJO por Esperantujo. Vi lernos / rememoros bazetojn de projekta mastrumado kaj profundiĝos al mastrumado per Projektoj.org. Kunportu komputilon, aŭ almenaŭ saĝan telefonon / platkomputilon!
12a30 pikniko
14a postagmezaj programeroj
17a kuirateliero: kiel prepari farĉitajn kukurbojn?
19a vespermanĝo
21a vespera programo: halovena balo kun kostumo-konkurso
Dimanĉon la 27an de oktobro
8a matenmanĝo.
Bonvolu malplenigi vian ĉambron por la 10a horo.
10a matena programo
Trejnadon pri Projektoj.org – plibonigu (projektan) mastrumadon de via organizo (dua parto) – Kubof
10a purigado de la unua etaĝo
12a30 tagmanĝo
14a foriroj