Ĉu Junulara E-Semajno ne sufiĉas al vi? Aliĝu al nia post-JES kunveno!
- Ni ofertas litojn kaj manĝojn en gastejo apud Lieĝo
- Lupo kuiros por ni
- La partoprenantoj mem kreos la programon aŭ libere ekskursos
- Ĝi okazos ekde 30 partoprenantoj (por finance elturniĝi)
Kiam?
De ĵaŭdo la 2a de januaro ekde la 17a horo ĝis dimanĉo la 5a de januaro je la 14a horo.
Kie?
En la pligrandigita Centre d’Hébergement du Château de Tilff
Esplanade de l’Abeille, 9
4130 Tilff
Mapon vi trovos ĉi tie.
Kiel atingi la lokon?
- ni organizos buson el JES
- Plej proksima stacidomo: Tilff – 300m
- Plej proksima biciklovojo: Ravelo -250m
- Plej proksima flughaveno: Liège Airport (LGG) – 23km
- Kiel vojaĝi trajne malmulte koste en Belgio?
Mallonga priskribo
Tilff estas turista urbeto sude de Lieĝo. Ĝi situas en la kruta valo de la rivero “Ourthe”. Tilff estas ĉirkaŭigita de verdaj montetoj kaj ŝajnas iom perdita en la naturo (krom nokte pro la lumigita proksima aŭtovojo).
La loĝejo estas en la centro de Tilff, tre proksime de la stacidomo (300m) kaj de ĉiuj facilaĵoj. La loĝejo estis renovigita kaj pligrandigita antaŭ 3 jaroj. Estas privata korto, eta ludilo por infanoj, unu granda salono por la manĝoj, kelkaj salonoj por programeroj, kaj trinkejo.
Estas 16 ĉambroj de 2 ĝis 5 litoj (entute 50 litoj). Ĉiuj ĉambroj havas lavujon kaj duŝon. Necesejoj estas apartaj je la sama etaĝo kaj koridoro. Pro tio, ni provos plej bone disdoni la ĉambrojn laŭ la bezono de la partoprenantoj.
Manĝoj
Lupo (Valère Doumont) kuiros por ni. Baze la manĝoj estos vegetara kun vianda/fiŝa kromaĵo kaj alternativo por veganoj. Li bezonas 2 helpantojn kiuj povos partopreni senpage.
Kotizoj
La kotizo estas “por tranokto”, ĝi inkludas vespermanĝo, tranokto en du- aŭ plur-persona ĉambro, matenmanĝo kaj tagmanĝo. Ĝi inkludas kafon kaj teon.
30€ / persono / tranokto
- via aliĝo validas post antaŭpago de 30€ al la konto de la Verdaj Skoltoj
- verdaj skoltoj pagas 15€ / persono / tranokto sed ricevos taskojn
- Krompago por unulita ĉambro: 20€/tranokto
- Kunportu lit- kaj sekigtukojn!
Pago
Bonvolu ĝiri vian kotizon sur la bankkonton de la Verdaj Skoltoj:
Nomo: Verdaj Skoltoj
nepre ĝiru kun titolo: «Pojoko» + VIA NOMO
IBAN BE25 9731 2584 2982
BIC ARSP BE22
rue des Champs 3
B 5060 Sambreville
Belgio
ĉe UEA aŭ FEL
La konto de la Verdaj Skoltoj ĉe UEA kaj FEL estas vsko-n.
Nepre sendu kopion de via retmesaĝo al UEA aŭ FEL al ni! (UEA malrapide komunikas al ni la konto-eltirojn).