PSKK iĝas VSKK!

La junulara renkontiĝo por klaĉi post la somero. Unue organizita de FLEJA kaj NEJ. Poste de NEJ. Ĉi jare organizita de la Verdaj Skoltoj! Post PSKK (Post-Somera Klaĉ-Kunveno) kaj KKPS (Klaĉ-Kunveno Post-Somera) nun venas VSKK (Verdaj Skoltoj Klaĉ-Kunveno)!

ProgramoAliĝiloAliĝintojBabilejo

Kiam?

De vendredo la 25a de oktobro ekde la 17a horo ĝis dimanĉo la 27a de oktobro je la 15a horo.

Kie?

En la pligrandigita Centre d’Hébergement du Château de Tilff
Esplanade de l’Abeille, 9
4130 Tilff
Mapon vi trovos ĉi tie.

Kiel atingi la lokon?

Mallonga priskribo

Tilff estas turista urbeto sude de Lieĝo. Ĝi situas en la kruta valo de la rivero “Ourthe”. Tilff estas ĉirkaŭigita de verdaj montetoj kaj ŝajnas iom perdita en la naturo (krom nokte pro la lumigita proksima aŭtovojo).

20161122_14_tilff.jpg

La loĝejo estas en la centro de Tilff, tre proksime de la stacidomo (300m) kaj de ĉiuj facilaĵoj. La loĝejo estis renovigita kaj pligrandigita antaŭ 3 jaroj. Estas privata korto, eta ludilo por infanoj, unu granda salono por la manĝoj, kelkaj salonoj por programeroj, kaj trinkejo.

Estas 16 ĉambroj de 2 ĝis 5 litoj (entute 50 litoj). Ĉiuj ĉambroj havas lavujon kaj duŝon. Necesejoj estas apartaj je la sama etaĝo kaj koridoro. Pro tio, ni provos plej bone disdoni la ĉambrojn laŭ la bezono de la partoprenantoj.

Manĝoj

Lupo (Valère Doumont) kaj la Verdaj Skoltoj kuiros por ni.

Kotizoj

Plentempa partoprenado por persono

  • Bebo (venas kun siaj manĝoj): 10€
  • Skoltoj kaj ĝis 18-jaruloj: 30€ 
  • Junuloj inter 18 kaj 30 jaruloj: 60€
  • Super 30 jaruloj: 80€

Ĉar ni provas vivteni tiun tradician junularan aranĝon, ni ofertas pli bonajn kondiĉojn al junuloj.

  • via aliĝo validas post antaŭpago de 30€ al la konto de la Verdaj Skoltoj
  • rabato por kontribuantoj: 10€/horo da programero
  • aliĝo post la 10a de oktobro: +10€
  • por partatempa kaj sentranokta partoprenado, indiku en la aliĝilo kaj ni proponos kotizon al vi
  • la kotizo inkluzivas loĝadon, manĝojn, teon kaj kafon kaj programerojn (ekskursojn estos krompageblaj)
  • por junuloj: aliĝu antaŭ la fino de IJK (25a de aŭgusto meznokto) = 20€ da trinkkuponoj ofertitaj!
  • Krompago por unulita ĉambro: 30€/tranokto
  • Kunportu lit- kaj sekigtukojn!

Pago

Bonvolu ĝiri vian kotizon sur la bankkonton de la Verdaj Skoltoj:
Nomo:     Verdaj Skoltoj

nepre ĝiru kun titolo: «VSKK2024» + [Antaŭpago/Kotizo] + VIA NOMO
IBAN        BE25 9731 2584 2982
BIC          ARSP BE22
rue des Champs 3
B
5060 Sambreville 
Belgio

ĉe UEA aŭ FEL
La konto de la Verdaj Skoltoj ĉe UEA kaj FEL estas 
vsko-n.

Nepre sendu kopion de via retmesaĝo al UEA aŭ FEL al ni! (UEA malrapide komunikas al ni la konto-eltirojn).