Dum multaj jaroj, la Verdaj Skoltoj povis libere uzi ruldomon kaj herbejon apud lageto en Rosée, Valonio. Krom nia unua semajnfino, tie ni organizis 4 tendumadojn kaj deko da semajnfinoj. Parto de niaj materialoj estis tie stokita. La ruldomo estis iĉe rozkolora sed ĝi defakte estis NIA SKOLTEJO. Bedaŭrinde ni ne plu havas tiun lokon de 2022.
La loko ne estis perfekta. Sed ni povis fari multon ci tie: tendumi, lignokonstrui, fajri, konstrui floson…
Nun estas tempo por ni retrovi lokon kie ni povos regule ĉe-esti, stoki nian materialaĵojn, inviti aliajn skoltojn kaj Esperantistojn!
Kiu loko? Tio dependos de Vi!
Simpla herbejo por tendumi kaj luigi ĝin al aliaj skoltoj? Ligna dometo apud lageto? Trakonstruinda domo apud stacidomo?
Gravas por ni ke ĝi estas plej facile atingebla, en trankvila loko meze de naturo, luigebla al aliaj skoltoj aŭ aliaj grupoj por almenaŭ kovri la kostojn, kaj malmulte kosta. Pro tiuj kialoj ni unue serĉas en Valonio. Sed ne nepre. Kaj certe ni ne trovos lokon kiu havas ĉiujn kvalitojn.
Multe helpos nin scii kiun budĝeton eblas. Pro tio ni kreis la “fonduson NESTO”.
Ĉu vi volas ricevi novaĵojn pri tiu projekto? Helpi nin serĉi lokon? Doni monon aŭ promesi doni monon? Promeso de donaco tre gravas por helpi nin starigi budĝeton kaj serĉi lokon!
Vi povas rekte kontakti nin ĉe info@verdajskoltoj.net aŭ pere de tiu demandaro: https://forms.gle/zmAD27TxfBmLkGdq9