Hieraŭ mi estis je nia loko por la unua rendevuo. 6 horoj da laboro por iom ordigi.
Mi ankaŭ fotis la lokon por vi.
Jen la lageto:

Mi fotis la ruldomon. Sed nur el ekstere. Kaj vidante la foton, mi konscias ke ne estas interesa foto 🙁
Pli interesa estas la lignaĵoj por la manlaborado! Ni povos fari kelkajn benkojn.
Kaj se ne sufiĉas, ni rajtas haki la arbojn ĉirkaŭ la lageto \(^_^)/