Blog Post

Frito-konkurso!

Ĉu vi ŝatas fritojn?

Ili bongustas kiam oni bone kuiras ilin. Do por eduki niajn skoltojn al graveco de kvalitaj kaj bongustaj kaj sanigaj manĝoj, ni kreis konstantan frito-konkurson!
Ĉar li ofertis al ni bongustajn fritojn en Bruĝo, Korsako estas la aktuala posedanto de la premio. Kaj la sola kiu rajtas aldoni tiun broĉon sur sia ĉemizo!

Ĉu vi volas ĝin?

Partoprenu eventon, antaŭ anoncu vian emon defi Korsakon, trovu la plej bonan fritejon de la loko, kaj ni iros kune testi ĝin!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita.

Related Posts