Lernu fotografion dum PEKO kun Lode Van de Velde \(^_^)/
De jaroj, Lode Van de Velde fotadas kaj publikigas siajn fotojn sur sia retejo kaj facebook-paĝo. Venu lerni kun li kiel bonege foti!
- daŭro: 10 horoj
- kotizo: +25€ (kun kurslibreto)
- materialo: fotilo (nepra), portebla komputilo (ne nepra)
- maksimume 10 partoprenantoj. Nepras partopreni la tuton.
Programo de la fotografia seminario
- Vendredo vespere: enkonduko pri kompono
- Sabato
matene: uzado de fotilo kaj demandoj
posttagmeze, libera fotado
vespere, polurado de fotoj per komputilo - Dimanĉo matene: fotado, polurado kaj ekspozicio
Aliĝu tuj!
Informoj pri PEKO – MI ALIĜAS