La Verdaj Skoltoj partoprenos en PSI.
Ni nun serĉas solvon por samtempe havi nian propran etoson kaj partopreni la programon de PSI.
Ni pripensas tendumi ĵus apude. Tamen aprilo en Hellenthal povas esti malvarma kaj pluvega (kaj pluvo estas multe pli ĝena). Do kiel Baden Powell diris; “Ask the boy”.
Ĉiukaze ni partoprenos PSI. Do vi povas jam rezervi la datojn en via agendo kaj aliĝi al PSI!