
Aliĝilo – Aliĝintoj – Programo – Ekskurso al Blegny-Mine – Koncerto de Mezbakita
Kutimaj skoltoj organizas vespermanĝon por festi kun amikoj kaj gepatroj, kaj por iom enspezi. La Verdaj Skoltoj organizas kongreson de 3 ĝis 5 tagoj. PEKO iĝis LA kunveno en Belgio. NEPRE venu kaj invitu viajn amikojn, genevojn, genepojn, najbarojn, E-lernantojn… Komencantoj kaj familioj aparte bonvenas!
Kiam?
De vendredo la la 16a de majo ekde la 18a horo, ĝis dimanĉo la 18a de majo je la 14a horo.
Kie?
Centre d’Hébergement du Château de Tilff
Esplanade de l’Abeille, 9
4130 Tilff
Mapon vi trovos ĉi tie.
Kiel atingi la lokon?
- Plej proksima stacidomo: Tilff – 300m
- Plej proksima biciklovojo: Ravelo -250m
- Plej proksima flughaveno: Liège Airport (LGG) – 23km
- kiel vojaĝi trajne malmulte koste en Belgio
Mallonga priskribo
Tilff estas turista urbeto sude de Lieĝo. Ĝi situas en la kruta valo de la rivero “Ourthe”. Tilff estas ĉirkaŭigita de verdaj montetoj kaj ŝajnas iom perdita en la naturo (krom nokte pro la lumigita proksima aŭtovojo).

La loĝejo estas en la centro de Tilff, tre proksime de la stacidomo (300m) kaj de ĉiuj facilaĵoj. La loĝejo estis renovigita kaj pligrandigita antaŭ 2 jaroj. Estas privata korto, eta ludilo por infanoj, unu granda salono por la manĝoj, du malgrandaj kaj du novaj salonoj por la programeroj kaj trinkejo.
Estas 16 ĉambroj de 2 ĝis 5 litoj (entute 50 litoj). Ĉiuj ĉambroj havas lavujon kaj duŝon. Necesejoj estas apartaj je la sama etaĝo kaj koridoro. Pro tio, ni provos plej bone disdoni la ĉambrojn laŭ la bezono de la partoprenantoj.
Manĝoj
Lupo (Valère Doumont) Kaj Gibono (Tom Doumont) lernas profesian kuiradon ĉi jare kaj ili kuiros por ni. Do atendu bongustajn manĝojn. Baze la manĝoj estos vegetara kun vegetara/vianda/fiŝa kromaĵo. Ekzemple, saŭco por pastaĵo estas vegana kaj eblas aldoni frititajn legomojn, fromaĝon, viandaĵon.
Provizora programo kaj menuo
Vendredo la 16a de majo
18a bonvenigo
19a vespermanĝo: perfekta ovo – mediteraneaj pastaĵoj – kuko
20a30 Anoncoj
21a – Komuna kantado (Eric kaj Catherine)
– Fajro-ateliero por lupidoj (Korsako)
– scienca mirkvizo (Bart)
Sabato la 17a de majo
8a matenmanĝo: bufedo
9a-12a Esperanto-kurso por komencintoj (Fransuaz)
9a-10a Prezento de TEJO (Korsako)
10a-11a Konversacia rondo por progresantoj (Piet)
11a-12a Prelego: Trompi la cerbon: la magio de kafo (Frank)
Ĉirkaŭ la mondo, homoj de diversaj kulturoj kultivas plantojn kun speciala trajto: la produktado de kafeino. Kvazaŭ magia eliksiro, ĉi tiu substanco forprenas dormemon kaj donas energion. Aŭ ĉu tio estas nur ŝajno? Lernu ĉion pri ĝi en ĉi tiu prelego!
12a30 tagmanĝo: flandra karbonado kun fritoj – vafleto
13a30 Ekskurso al karbo-minejo (Blegny-Mine)

13a30 Trezorserĉado (Eriko)
18a Brodi frapfrazon sur koltuko (Catherine)
18a30 vespermanĝo: kremsupo de blankaj fazeoloj – legoma rizoto – ĉokolada banano
20a VOLT, nova partio por Esperanto? Bart
20a30 koncerto de Mezbakita

Dimanĉo la 18a de majo
8a matenmanĝo: bufedo
9a-12a Esperanto-kurso por komencintoj (Fransuaz)
9a30-11a30 Edziĝi en milita zono (Ben)
11a30 Absurda Debato (Lampido)
11a30 Ruĝa Triangulo (Anne-Sophie)
12a30 tagmanĝo: aperitivaj unubuŝaĵoj – lazanjo – patkuko kun glaciaĵo
14a Muzika klarineta kvizo (Denis)
15a30 foriroj
Kotizoj
- via aliĝo validas post antaŭpago de 50€ al la konto de la Verdaj Skoltoj.
- rabato por kontribuantoj kaj helpantoj: 10€/horo da programero
- por aliaj rabatoj bonvole demandi nin persone
- la kotizo inkluzivas loĝadon, manĝojn, teon kaj kafon kaj programerojn (ekskursojn estos krompageblaj)
- Krompago por unulita ĉambro: 30€/tranokto
- Kunportu lit- kaj sekigtukojn!
Po plentempa partoprenado por persono
- Bebo (venas kun siaj manĝoj): 0€
- Skoltoj: 30€, sed ricevos taskojn
- Ĝis 18 jaroj: 50€
- Ĝis 27 jaroj: 99€
- Ekde 28 jaroj: 149€
Sen tranokta aŭ parta partoprenado
Kontaktu nin pri via kotizo.
Pago
Bonvolu ĝiri vian kotizon sur la bankkonton de la Verdaj Skoltoj:
Nomo: Verdaj Skoltoj
nepre ĝiru kun titolo: «PEKO2023» + [Antaŭpago/Kotizo] + VIA NOMO
IBAN BE25 9731 2584 2982
BIC ARSP BE22
rue des Champs 3
B 5060 Sambreville
Belgio
ĉe UEA aŭ FEL
La konto de la Verdaj Skoltoj ĉe UEA kaj FEL estas vsko-n.
Nepre sendu kopion de via retletero al UEA aŭ FEL al ni! (UEA malrapide komunikas al ni la konto-eltirojn).
Aliĝintoj
- Renato, krokodillando
- Valère Doumont (Lupo), Valonio
- Tom Doumont (Gibono), Valonio
- Eliane Pironnet, Belgio
- Thomas Demeyere (Korsako), Belgio
- Cathrine Royaux
- Bernadette Poncelet, Valonio
- Nikolao de Buyl, Bruselo
- Martine Rysenaer, Belgio
- Eric Nemes (Pando), Belgio
- Louisa Nemes, Belgio
- Charlie Morijson, Belgio
- Nataŝa Chumak, Belgio
- Fransuaz Pellegrin, Belgio
- Ugo Mukendi, Valonio
- Leo Mukendi, Valonio
- Lode Van de Velde (Lodĉjo), Belgio
- Jelle Van de Velde, Belgio
- Dmitri Dijkstra (Briardo), Belgio
- Ida Dijkstra (Magoto), Belgio
- Pjotr Demulder (Delfeno), Belgio
- Tine Van Den Bruel (Tinjo), Belgio
- Linus Penno, Belgio
- Aŭgust Penno, Belgio
- Irène Zibell, Francio
- Laurent Zibell, Francio
- Caroline Zibell, Francio
- Frank Van Hertrooij (Pongo), Nederlando
- Serge De Bolle, Belgio
- Dominique Honorez, Belgio
- Piet Glorieux (Glorp), Belgio
- Ben Indestege (Vivanto), Belgio
- kaŝita nomo, Belgio
- Camille Berger (Lampido), Francio
- Gerd Jacques, Flandrujo
- Ilja Decoster, Belgio
- Julia Litvinova, Belgio
- Jana Decoster (Leono), Belgio
- Adrian Decoster, Belgio
- Bart Demeyere, Nederlando
- Duncan Thomson, Skotlando
- kaŝita nomo, Skotlando
- kaj baldaŭ vi!