Tendumado 2022

Fotoj kaj raporto

Sube vi trovos ĉiujn iamajn informojn pri nia tendumado.

Fotoj estas en nia flickr-konto (kiel kutime)

Raporto aperis en Renato-monato. Ĝi estas disponebla ĉi-tie.

Tendumado 11-20 aŭgusto 2022, Moustier-sur-Sambre, Belgio

La granda skolta renkontiĝo!

Kio?

La tendumado estas la ĉefa evento de la Verdaj Skoltoj. Ĝi estas malfermita evento por ĉiuj 8-27 jaruloj. Pli da informo pri nia grupo ĉi tie.

  • vi ne parolas Esperanton? Ni instruos ĝin al vi.
  • vi ne estas skolto? Tute ne gravas.
  • vi ne kutimas tendumi? Ni helpos vin.

Sola kondiĉo: prepariĝu! Ja, ni kune preparas kaj kunvivas la tendumadon. Ni organizos retajn kunsidojn por kune prepari instaladon kaj eki la temojn. Se vi estas komencanto, estos bonaj okazoj pli lerni nian komunan lingvon.

Skoltumado estas aparta sperto! Tamen ni respektas la leĝojn de la loko kaj nek fumas nek drinkas.”

Lupo – la fundinto
Tri grupoj, tri programoj
  • 8-11 jaruloj, la Lupidoj. Korsako gvidos ilin. Ili estos maksimume 14.
  • 12-16 jaruloj, la Esploristoj. Ili estos gvidataj de Abelo kaj Orcino. Maksimume 20.
  • 17-20 jaruloj, la Roveroj. Ili mem organizos kaj zorgos.
  • se vi aĝas pli ol 20 vi povas helpi aŭ estri aŭ memzorgi pri plezura programo

La tri grupoj estos je la sama herbejo. Kun apartaj areoj. Estos kelkaj komunaj programeroj kaj momentoj. Sed la tri grupoj havos sian propan etoson kaj programon. La Lupidoj malkovros la ĝangalon kun Moŭgli. La Esploristoj , mem-kuiros, ludos, elturniĝos kaj… esploros (kia suprizo!). La Roveroj faros tion kion ili decidis kaj preparis.

Kuraĝu aventurojn!

Bongo, dancu kun mi – iama verda skolto

Kiam?

Ni luis la lokon de ĵaŭdo la 11a ĝis sabato la 20a de aŭgusto. Indiku viajn eblojn en la aliĝilo, kaj ni kune fiksos la datojn de la tendumado.

Kie? kaj kiel atingi?

Ni luis skoltan domon ene de arbaro apud Sambreville, Belgio. Jen ĝia retejo.

Eblas atingi la vilaĝon buse, kaj poste piediri ĝis la domo. Sed pluraj inter ni venos aŭte. Do ni organizos karavanon laŭ ebloj kaj bezonoj. Karavanoj povus eki el Parizo, Bruselo, Bruĝo, Charleroi-flughaveno… laŭ viaj bezonoj kaj niaj ebloj.

La domo estas sufiĉe granda (kaj skolta) kun sufiĉe da loko por 45 homoj ene kaj 20 homoj tendumante. Ĝi estas nur 2,5 km de la stacidomo de Moustier (ni povas veturigi vin ekde tie aŭ vi povas piediri). Moustier estas atingebla per trajno de Namuro kaj Charleroi.

Apude troviĝas arbaro kun bonaj ebloj pendigi hamakojn.

Kiom kostas?

Unue vi devas esti membro de la Verdaj Skoltoj (aŭ de alia esperanta asocio aŭ skoltgrupo). Do pagi vian jaran kotizon de 50€. Nia grupo ofertas rabatitan kotizon, se pro ekonomiaj kialoj vi bezonas. Rabatita kotizo estas 10€.

La kotizo por la tendumado estas 15€ por unu tranokto minus via vojaĝo-kostoj. Ĉu via kotizo estas negativa? Ofte okazas. En tiu kazo, vi partoprenos senpage 😉

Eblas pagi plurfoje kaj peti monhelpon de nia solidareco-kaso. Bonvolu kontakti Lupon pri tio ĉe doumontvalere@yahoo.fr

Kiel aliĝi?

Jen la aliĝilo!

Ĉar ni estas skoltgrupo kun asekuro, ni bezonas ke vi (aŭ viaj gepatroj) plenumus sandokumenton kaj (por la malpli ol 18 jaruloj) gepatran permeson. Tiuj dokumentoj estas ĉi tie en pluraj lingvoj.

Ankaŭ eblas retmesaĝe al info@verdajskoltoj.net

Kiuj partoprenos?

Abelo, Bizono, Bubalo, Dingo, Dmitri, Foceno, Ida, Korsako, Lupo, Milena, Oktavo, Orcino, Paŭlo, Sabaka, Son Linh, kaŝita besto, kaŝita besto