Tendumado 2020

La belga ŝtato decidis ke tendumadoj kaj staĝoj por junuloj devas okazi en Belgio aŭ maksimume je 150km de Belgio. Ĉar Grezilojno estas super tiu limo, nia asocio NE organizos tendumadon.

2-9 aŭgusto, Greziljono, Baugé-en-Anjou, Francio

Ni tendumos apud la kastelo de Greziljono

Grupoj

Ĉi-jare ni kreos du grupojn:

  • 12-16 jaruloj, la Esploristoj. Ili estos gvidataj de Dama kaj Korsako.
  • 16-20 jaruloj, la Roveroj. Ili estos gvidataj de Dingo.

Programo

Ni lernos lignokonstrui por krei meblojn, kiujn ni bezonas:

  • tablon por kuiri
  • tablon kaj benkojn por komune sidi kaj manĝi
  • tendoturon por dormi super la grundo
  • ĉu vi havas aliajn ideojn?

Ni manlaboros, memkuiros, esploros, atentos pri la naturo, ludos, diskutos, stultumos… Unuvorte ni skoltumos!

Kuraĝu aventurojn.

Bongo, dancu kun mi – iama verda skolto

Kotizo

Kiel kutime: 15€ / tranokto por niaj membroj kaj subtrahu viajn vojaĝo-kostojn.

Pro la epidemio, la vojaĝo-kostoj estos pli altaj por pluraj inter ni. Viakaze? Nia asocio speciale subtenos vin.

La solidara fonduso estas plena. Do eblas peti monsubtenon. Kiel kutime, ni petos iom da laboro kompense al vi.

Aliĝi

Sendu retmesaĝon al info@verdajskoltoj.net

Kiuj?

  • Ĉeforganizas Lupo.
  • Dama kaj Korsako gvidos la 12-16 jarulojn
  • Dingo gvidos la 16-20 jarulojn.
  • Partoprenos: Abelo, Christine, Flora, Foceno, Garano, Likaono, Mevo, Orcino, Pika, Son Linh… kaj vi?