PEKO-2020-Informoj-eo

De pluraj jaroj, PEKO estas LA kongreso en Belgio. NEPRE venu kaj invitu viajn amikojn, genevojn, genepojn, najbarojn, E-lernantojn…

Kiam?

De ĵaŭdo la 30-a de aprilo ek de la 18-a horo ĝis dimanĉo la 3-a de majo tagmeze.

Kie?

Centre d’Hébergement du Château de Tilff
Esplanade de l’Abeille, 9
4130 Tilff
Mapon vi trovos ĉi tie

Kiel atingi la lokon?

  • Plej proksima stacidomo: Tilff – 300m
  • Plej proksima biciklovojo: Ravelo -250m
  • Plej proksima flughaveno: Liège Airport (LGG) – 23km

Mallonga priskribo

Tilff estas turista urbeto sude de Lieĝo. Ĝi situas en la kruta valo de la rivero “Ourthe”. Tilff estas ĉirkaŭigita de verdaj montetoj kaj ŝajnas iom perdita en la naturo (krom nokte por la lumigita proksima aŭtovojo).

20161122_14_tilff.jpg

La loĝejo estas en la centro de Tilff, tre proksime de la stacidomo (300m) kaj de ĉiuj facilaĵoj. Estas privata korto, eta ludilo por infanoj, unu granda salono por la manĝoj kaj aliaj komunaj programeroj, du etaj salonoj por malgrandaj grupoj kaj trinkejo.

Estas 8 ĉambroj de 2 ĝis 10 litoj (entute 44 litoj). Ĉiuj ĉambroj havas lavujon kaj duŝon. Ili estas en la sama etaĝo kaj koridoro. Pro tio, ni provos plej bone disdoni la ĉambrojn laŭ la bezono de la partoprenantoj.

Kotizoj

  • via aliĝo validas post antaŭpago de 50€ je la konto de la Verdaj Skoltoj.
  • rabato por kontribuantoj: 10€/horo da programero
  • rabato por familioj, minus 50€ ekde 4 personoj
  • por aliaj rabatoj bonvole demandi nin persone
  • la kotizo inkluzivas loĝadon, manĝojn, teon kaj kafon, programerojn kaj ekskursojn.
  • Kunportu lit- kaj sekigtukojn!

Plentempa partoprenado    simpla po persono

  • Bebo (venas kun siaj manĝoj):          0€
  • Ĝis 17 jaroj:                                     45€
  • Ĝis 27 jaroj:                                   120€
  • Ekde 28 jaroj:                                155€
  • verdaj skoltoj:                                    0€ en tendoj Kunportu bonan maton kaj dormsakon!
  • NEJ-anoj:                                        100€

Parta partoprenado
La parta partopreno eblas kontra krompago de 25% de la taga kotizo.
Membroj de NEJ ankaŭ ricevos rabaton por parta partoprenado. Kontaktu nin!

Pago

Bonvolu ĝiri vian kotizon sur la bankkonto de la Verdaj Skoltoj:
Nomo:     Verdaj Skoltoj

nepre ĝiru kun titolo: «PEKO2020» + [Antaŭpago/Kotizo] + VIA NOMO
IBAN        BE25 9731 2584 2982
BIC          ARSP BE22
rue des Champs 3
B
5060 Sambreville 
Belgio

ĉe UEA aŭ FEL
La konto de la Verdaj Skoltoj ĉe UEA kaj FEL estas 
vsko-n.

Nepre sendu kopion de via retletero al UEA al ni! (UEA malrapide komunikas al ni la konto-eltirojn).

 

Informoj – programo – aliĝilo –  aliĝintoj