Oftaj demandoj

Averto: ne ĉiuj respondoj estas seriozaj…

Ekde kiu aĝo eblas partopreni ĉe la Verdaj Skoltoj?

Ekde 8 jaroj kun niaj lupidoj (8-11 jaruloj).

Kion mia infano faros ĉe la skoltoj?

Ĉe la skolto ni ludas, amuziĝas, amikiĝas. Sed via infano ankaŭ lernos kiel memzorgi, kunlabori, elturniĝi, helpi, kuiri… kaj multajn aliajn aferojn.

Ĉu mia infano povas partopreni kvankam ri ne parolas Esperanton?

Jes, sed ri devos tre rapide lerni ĝin. Trankviliĝu, tio eblas. Pro sekurkialoj, ni decidis ke necesas por partopreni havi komunan lingvon kun almenaŭ unu estro aŭ unu helpanto.

Ĉu inoj kaj iĉoj etas apartigitaj?

Nia grupo estas gea. Laŭ la ŝato de la skoltoj, la tranoktejo (tendoj, ĉambroj) estas miksitaj aŭ apartaj. La skoltoj mem decidas kaj ĝis nun tio bone funkciis. Ni atentas ke ĉiuj sentas sin komforte.

Ĉu vi instruas Esperanton?

Se necesas, jes. Ĝenerale la esperanto-”dronado” dum niaj tendumadoj sufiĉe efikas.

Ĉu vi malpermesas krokodiladon?

Ni kuraĝigas ĉiujn paroli Esperanton kaj progresi. Ni provas komprenigi al krokodilantoj ke tiu kutimo estas ĝena por la aliaj kaj bremsas sian kaj ilian progreson en Esperanto. Sed fuŝa koretado estas strikte malpermesata, ĉar ĝi damaĝas la etoson kaj ne helpas al progresado.

Ĉu la Verdaj skoltoj estas religiaj?

En kelkaj landoj la skoltoj estas ligitaj al religio. Sed tute ne ĉe la Verdaj Skoltoj. Nia grupo estas neŭtrala. Niaj skoltoj rajtas havi siajn proprajn religiojn kaj praktiki ilin dum niaj eventoj. 

Sendepende de religio skoltismo – do ankaŭ ni – celas disvolvi spiritan parton ĉe infanoj kaj junuloj. Tio konkretiĝas tra skoltaj ceremonioj, skoltaj valoroj kaj ĉiutaga sperto: ĉirkaŭfajraj diskutoj, fortaj kaj veraj amikecoj, malkovro kaj miro pri la naturo…

Ĉu kiel kelkaj skoltoj vi frumatene salutas la flagon kantante nacian himnon?

Tute ne. Ni eĉ dubas ke aliaj skoltoj daŭre faras tion. Ni petas multon al niaj skoltoj: lerni lingvon, vojaĝi for, elturniĝi, lerni kuiradon, tendumi en malvarma lando, kunlabori… sed militista disciplino ne estas en nia metodo. Krome nia memelektita himno ne temas pri protekto de ies patrujo sed pri memenkotigo de la aŭto de la fondinto.

Kiun slangon de Esperanto vi parolas!

Adoleskuloj grupe kreas sian proprajn vortojn kaj esprimojn. Sed ĉiuj ni ankaŭ kapablas paroli tradician Esperanton XD

Kio estas la masksimuma aĝo por partopreni?

Roveroj estas grupo de 17 kaj pli aĝaj. Ne estas limaĝo por estroj kaj helpantoj (tiom daŭre ke vi kapablas labori 14 horojn tage kun infanoj kaj adoleskuloj).

Ĉu gepatroj rajtas partopreni?

NE! NENIAM! Krom se ili estas estro aŭ helpanto.

Mi estas tro aĝa por esti skolto. Kiel mi povas subteni la Verdajn Skoltojn?

  • La plej grava estas promocii nin. Ĉu ne estas infano aŭ adoleskulo en via ĉirkaŭo kiu ŝatus provi skoltumi kun ni?
  • Due vi povas partopreni PEKOn. Ĝi estas nia malfermita evento. Kaj la ĉefa fonto de nia elspezo.
  • Trie eblas mondonaci. Vi trovos pli da informoj je nia paĝo Subtenu nin!

“MONON, donu MONON!”

Mambao, kasisto

Ĉu rekonita grupo el tutmondaj skoltoj?

Ne ĉar ili rekonas nur landajn asociojn kaj ni estas internacia. Ni tamen havas bonajn kontaktojn kun aliaj skoltaj asocioj kaj grupoj.

Kiom kostas partopreni?

Mono ne devas malpermesi iun ajn partopreni. Vi trovos pli da informoj sur la paĝo Aliĝi kaj partopreni.

Kio estas via rilato kun SEL? (Skolta Esperanto Ligo)

Ni havas oficialan kontakton ekde la eko de nia grupo. SEL reklamas Esperanton ĉe la skoltoj, la Verdaj Skoltoj skoltumas en Esperanto.

Kio estas via rilato kun TEJO?

Ni havas kontakton. Kaj kunlaboras. Ni foje partoprenas junularajn eventojn (KKPS, IJK 2018). Por ni plej gravas bone kunlabori. 

Kial vi uzas kromnomoj?

Ĉe la Esploristoj (11-16j) en Belgio kaj kelkaj aliaj landoj estas kutimo oferti kromnomon al la nova skolto kiam ri integriĝis en la grupo. Tiu totemo ĉiam estas nomo de besto kaj spegulas la kvalitojn de la skolto.
La Verdaj Skoltoj reprenis tiun tradicion en sia metodo. Ni ĝenerale ofertas totemon dum la dua tendumado. Foje pli frue se la nova skolto rapide integriĝis.

Mi havas demandon kiu ne estas en tiu listo. Kie mi povas trovi respondon?

Sendu ĝin al info@verdajskoltoj.net 😉 Ni respondos kaj aldonos vian demandon kaj nian respondon je tiu ĉi paĝo. Tiel tiu paĝo konstante pliboniĝos (kiel niaj skoltoj).