Blog Post

Linka muziko

Linka muziko

Dum iu renkontiĝo de la verdaj skoltoj, Lupo enkotigis sian aŭton. Alvenis SMS: “Mi enkotigis la aŭton” kaj la skoltoj tuj vidis la okazon krei kanton por ĉiam rememori tiun historian okazaĵon. Tiu kanto post nelonge iĝis la oficiale elektita himno de la verdaj skoltoj.

Enuiĝante dum libertempo mi hazarde stumblis sur retpaĝon (onlinesequencer.net) per kiu oni povas importi “.mid” dosierojn (temas pri muziko) kaj aldoni laŭ plaĉe pliajn notojn kaj uzi sonojn de diversaj instrumentoj. Unue mi ludis iom kun hazarda muzikpeco el la reta esperanto kantaro (kantaro.ikso.net). Ankoraŭ neniam uzinte tian programon mi elprovis diversajn sonojn, el kiuj kelkaj estis plaĉaj kiel aldonaĵo al la kanto kaj pli multaj el ili ne tiom… Post iom da provado mi tamen trovis bonajn kombinojn kaj koncentriĝante pri krei iom pli modernan version de la kanto “ekfloretis blanka roza flor'” la tuta vespero pasis.

Jen la origina versio:

Kaj jen mia modernigita versio, pli taŭga por diskej’:

La sekvan tagon mi pensis “hm, tio estis plaĉa kaj amuza ludo. Mi emas fari pli!” kaj mi demandis al Dingo, ĉu li havas ideon kiun kanton mi adaptu sekve. Lia propono estis, ke mi faru orkestran version de la himno de la verdaj skoltoj. Do mi ŝaltis la komputilon kaj serĉis “.mid” de la origina melodio. Trovinte senkostan dosieron mi komencis konstrui el ĝi novan, “linkan” version. Mi uzis diversajn instrumentojn kaj pene permane aldonis unuopajn notojn, duan voĉon per violinoj, baslinion de trombono kaj franca korno kaj violonĉelojn kiel akompano. Por aldoni lastan penikstreketon mi uzis vibrafonon kaj ĵetis etajn altajn notojn en la paŭzojn inter la diversaj partoj de la melodio. Origine por tio mi intencis uzi triangulon, sed ĉar la programo nur havis 8-bito triangulon kiu ne kongruis kun la aliaj uzitaj instrumentoj, mi iom serĉis kaj trovis ke la sono de vibrafono bone kongruas uzita tiel.
Fine mi ankoraŭ iom pli beligis la basliniojn kaj jen, preta la linka orkestra versio de la himno de la verdaj skoltoj.
Bonan aŭskultadon!

La origina versio, en kiu iom malfacilas aŭdi la melodion:

Kaj mia prilaborita, pli pompa versio:

Mi daŭre havas la senton ke oni povas aldoni ion, sed por la momento mi estas kontenta. Se iuj el vi ŝatus proponi plibonigojn mi tre ĝojus!

Eble vi mem ŝatus krei malaĉajn muzikaĵojn?

Skoltajn salutojn,

Linko

 

[Redaktaĵo 19.02.2021]

Per la programo LMMS mi nun sukcesis krei pli bonsonan version.

2 Comments

Lasi respondon al Lars Sözüer Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita.

Related Posts