Aliĝi kaj partopreni

Ĉu vi volas partopreni niajn eventojn? Jen la bona paĝo 😉
Se restas al vi demandoj, kontaktu nin: info@verdajskoltoj.net

Kiam partopreni unuan fojon?

Vi povas aliĝi iam ajn dum la jaro. Ne necesas flue paroli Esperanton. Tamen pro sekureco, ni zorgas ke vi havos komunan lingvon kun almenaŭ unu estro aŭ helpanto.

Rigardu nian jaran programon kaj aliĝu! 23-24 programo

Kiam aliĝi?

Ni konstruas nian projekton kun la partoprenantoj. Do la jara programo dependas de ili kaj de iliaj ebloj. Kutime okazas:

  • PEKO (Printempa Esperanto Kunveno). Ĝi estas malfermita evento kaj nia ĉefa mono-fonto
  • Somera tendumado: ĉiuj skoltoj kuniĝas dum 10 tagoj
  • ĉe-esto dum familiaj kaj junularaj Esperanto-eventoj kiel KKPS, Novjara Renkontiĝo, JES, IJK…

Eblas aliĝi kaj partopreni iam ajn dum la jaro. Vi povas renkonti nin dum Esperanto-renkontiĝoj, kontakti nin antaŭ unu el niaj eventoj, aŭ eĉ partopreni nian tendumadon (tiukaze estas kelkaj kondiĉoj).

Tamen estas pli facila se vi aliĝas en septembro. Tiel vi povos ricevi niajn revuojn, diskuti kun ni en niaj diskutgrupoj, ricevi helpon por viaj vojaĝoj al niaj eventoj…

Kiom kostas?

Jara kotizo: 50€ (de septembro al septembro).
Kion vi ricevas? skolto-ĉemizon (valoro 30-40€), skolto-tukon (6€), ĉiujn necesajn ŝtofinsignojn, niajn revuojn, eblon partopreni niajn eventojn, eventualan rabaton por aliaj eventoj.

Partoprenado al kostoj (PAK): kutime la kotizo por la skoltoj dum ĉiuj niaj eventoj estas 15€ por unu tranokto. Do 30€ por semajnfino de vendredo vespere ĝis dimanĉo posttagmeze, 150€ por tendumado de 10 tranoktoj, ktp. Ĝi inkluzivas ĉion: loĝado, manĝoj, ekskursoj, ktp.
Eblas minusi viajn vojaĝkostojn (maksimume je la valoro de la kotizo). Ofte foruloj simple ne pagas PAKn ĉar siaj vojaĝkostojn superas ĝin…

Ĉu tro kostas por vi? Ni havas solidaran kason kiu povas helpi vin. Kontaktu nin ĉe info@verdajskoltoj.net

Ĉu la Verdaj Skoltoj malgajnas monon? Jes. Profito de PEKO kaj donacoj de kelkaj Esperantistoj provas ekvilibrigi nian budĝeton. Ĉu ankaŭ via kontribuo helpos nin?

Kiel aliĝi?

Plenigu nian aliĝilon: https://forms.gle/TnUA5JBdr9LJhSzp7

Pagu vian jaran kotizon ĝirante 50€ je nia banko-konto. Ankaŭ eblas ĝiri je niaj kontoj (vsko-n) ĉe UEA kaj FEL. Kontaktu nin por pli da informoj pri tiuj ebloj.

Verdaj Skoltoj
IBAN BE25 9731 2584 2982
BIC    ARSP BE22
ruelle de Thuin 20
B 6540 Lobbes
Belgujo


Ĝis baldaŭ!

Ĝis baldaŭ!