Longe ni serĉis la ejon por JES 24-25 kaj finfine ni diras al vi

Bonvenon al Bernardfagne!
De la 27-a Decembro 24 ĝis la 2-a Januaro 25*

* Eblas jam alveni je la 26-a Decembro 24, sed la programo nur ekos de la 27-a.

JES 2024-2025 okazos en Bernardfagne. Bernardfagne estas kaj lernejo de Saint Rock Ferriers kaj internulejo. Ĉitiu lernejo ankoraŭ servas por 800-900 lernantoj.

La domo donos ĉiujn eblecojn al ni. Ĝi ebligas al ni akcepti vin en bonaj kondiĉoj, krom eble la iom mallongaj litoj.

Post kiam la surprizo de la vasta spaco pasas, mapo kaj kelkaj klarigoj permesas al ĉiuj de vi rapide senti sin trankvila.
La nombro da disponeblaj klasoj kaj specifaj ĉambroj mirigos vin! La estoso estas sufiĉe magia!


Jen kelkaj ekemploj:

La JES-akceptejo:

La JES-teamo plenenergie bonvenigos vin en nia bela akceptejo!
Poste uzebla kiel muzikejo.

La JES-manĝejo:

manĝejo

Ni havos grandan manĝosalonon kun bela vido je la valo kaj la arbaraj apudaj montetoj.

La JES-kuirejo:

Profesia ekipaĵo

volentula laborloko

La JES-dormĉambroj:

unuopa ĉambro
unu opa ĉambro kun kaŝejo
pluropa ĉambro
pluropa ĉambro
Amasloĝejo en klasĉambroj.
Ĉiam ĝis dudekpersonoj maksimume.

Kompreneble vi dormos sur viaj matoj
sen la seĝoj kaj tabloj en la ĉambroj.

La JES-prelegĉambroj

Kompreneble ni havas bonajn prelegĉambrojn.
Ĉiam bone aŭskultu!

La JES-trinkejo

Tie eblas bone servi kaj ĝui la trinkaĵojn.
Ĉu ni organizu turniron?

La JES-gufujo

La gufuja scenejeto
Por etaj trankvilaj koncertoj dum tetrinkado.
La amikec-letera koridoro.
Tie eblas pendigi niajn kuvertojn.

La JES-koncertejo

Preĝu al la majstron de diskej’

De ekstere

La eksteraĵoj kongruas kun la loko: izolitaj en la mezo de la Bernardfagne-arbaroj, multaj sportejoj kaj ludejoj estas aranĝitaj kaj la komunumaj arbaroj instigas promenadon.

La korbpilkejo.
La elrigardo.
Ĉu nia ĉefo jam malbonfartas?
JES. Sed ne timu,
ne estas transdonebla malsano:)