De la 27-a Decembro 24 ĝis la 2-a Januaro 25

Situo de la Kongresejo:

Ni luos la konstruaĵojn de la kolegio, eksa internejo kaj iama monaĥejo Saint-Roch, en la municipo Ferrières en la provinco de Lieĝo, kiu situas en Valonio, la francligva parto de Belgio, kaj proksimas al la malmultaj germanlingvaj municipoj en Belgio.

Jen vi povas rigardi la lokon sur mapo.


La plej granda urbo apud nia JESejo estas Liège de tie vi povas tra Liège-Guillemins stacidomo alproksimiĝi.


La lernejo havas pli okcent lernantojn aktuale, do dum la lerneja tempo estas 5 malsamaj buslinioj kiuj haltas ĉe ĝi, tamen bedaŭrinde ni ne same profitos de tiu servo, ĉar ĝi malaktiviĝas dum la ne lerneja tempo.
Tial ni jam ekkontaktis apartajn busservojn, negocante bonajn prezon kaj kondiĉojn, por anstataŭi la mankantajn publikajn busojn por vi.

Plej proksima komerca centro estas Aywaille, 8km norden, kie troveblas trajnstacio, malsanuelejo, diversaj vendejoj, benzinejo ktp.
Estas alia stacidomo en malpli granda vilaĝo, je simila distanco okcidenten: Comblain-La-Tour.
De tie eblas promeni pli malpli rekte, sen havi la senton promeni sur aŭtoŝoseo (kion oni ja riskus dum promenado laŭ plej mallonga vojo, ekde la stacidomo de Aywaille).
Tial vi vidos ke nian alvenekskurson ni proponos ekde Comblain-La-Tour, kaj ne Aywaille.
Tamen por ĉiuj aliaj situacioj Aywaille estas le plej inda referencpunkto.

Apud Bernardfagne troviĝas la iom malpli eta Ferrières je 5km, kie troveblas preĝejo, municipa domo, junulardomo, piedpilka klubo, muzeo de infanaj ludoj, supermerkato de la reto ‘Proxy Delhaize’ kaj MEMKOMPRENEBLE 2 Belgaj bierdrinkejoj…

Iom okcidenten de la kongresejo, mezvoje de la promenado ekde Comblain-la-Tour, kiun ni proponas kiel alvenekskurso, troveblas kungluitaj vilaĝetoj Batis  kaj Xhoris.
Krom pri ĝia nomo, Batis estas rimarkinda ankaŭ pro la altranga Belga frito-restoracio kaj glaciaĵejo ‘friterie restaurant du Bati’, je 2,5km for de la kongresejo.
Ni ankoraŭ esploros ĉu ĝi estos malferma dum nia evento, kaj ĉu ili entute havas vegetarajn manĝproponojn.