Kiel atingi la JESejon?

Per aviadilo

Flughavenoj en sufiĉa apudeco al la ejo troviĝas en Belgio, Germanio, Nederlando kaj Francio.

En Belgio:

  • Charleroi (Brussels South Charleroi Airport (CRL), je 98km): famkonata en Belgio kiel malmultkosta flughaveno, kun multaj konektoj. Ni certe rekomendas esplori viajn eblojn alveni tie, malgraŭ iom malbona konekto al nia kongresejo per publikaj transportoj ekde tiu flughaveno. https://www.brussels-charleroi-airport.com/en 
    Ĉefa malavantaĝo estas manko de trajno el tiu flughaveno, kaj ŝajnas ke aktuale eĉ neplu ekspluatiĝas la buslinio kiun kompanio Flibco ja ekspluatis dum la pasintaj jaroj inter CRL kaj Lieĝo (https://www.flibco.com/en/shuttle-liege-charleroi-bus)
    Do se tio restos same ĝis JES, alvenintoj en CRL devos preni flibco-buson al Bruselo, kaj de tie trajnon al Lieĝo, de kie plu al Aywaille. Tio daŭras 3 horojn. Aŭ… se vi frue sciigas nin pri via alveno en CRL, kaj vi estas sufiĉe multnombraj… la organiza teamo povas mendi buson private. Alskribu nin do al jes@esperanto.de pri viaj vojaĝplanoj ekde ili konkretiĝas!
  • Bruselo (Brussels Airport (BRU), je 123 km): plej granda flughaveno de Belgio. https://www.brusselsairport.be/nl/passengers 

Ĝi havas la aldonan avantaĝon ke pro trajnstacio tuj sub la flughavena elirejo (nomata Brussel-airport-zaventem, vidu ankaŭ klarigojn sur la retejo de la flughaveno: https://www.brusselsairport.be/en/passengers/access-parking/train), Eblas atingi Aywaille (la plej proksian trajnstacion al la kongresejo) en 1h37, kun du trajnoŝanĝoj kaj kontraŭ nur €14,10 (por <26jaruloj almenaŭ… ĉar ili povas aĉeti la ‘Youth ticket’).

  • Liège Airport (je 42km): ĉefe varo-transportado. Por pasaĝeroj nur linioj al Alicante, Casablanca, Djerba, Enfidha, Heraklion, Kayseri, Las Palmas, Malaga, Palma, Rhodes, Tanger kaj Tenerife. Kaze ke por vi konvenas konekto ĝuste el unu el tiuj lokoj, jen la retejo de la flughaveno, kaj ĝiaj partneraj kompanioj: https://www.liegeairport.com/passenger/fr/destinations/ .
  • Ekzistas krome flughavenoj en Antverpeno kaj Oostende. Tamen ili estas malpli grandaj kaj pli foraj. Ni ne rekomendas ilin.

En Germanio:

Eblas per unu trajnŝanĝo alveni en Aywaille en 3h57 kontraŭ €57* (sed atentu ke biletoj de Germanaj rapidtrajnoj tre facile povas ŝanĝiĝi tra la tempo).

En Nederlando:

  • Eindhoven Airport (je 131 km). Ankaŭ konata por malmultkostaj flugoj, en-Eŭropaj:

https://www.eindhovenairport.nl/nl/bestemmingen .
Tamen relative malbone konektita per publikaj transportoj al la regiono de nia kongresejo (daŭras 3h50 kun 4 ŝanĝoj ĝis Aywaille laŭ Guglo Maps).

  • Schiphol Airport (apud Amsterdamo, je 280km), la plej granda flughaveno de Nederlando, kaj unu el la plej grandaj en Eŭropo: https://www.schiphol.nl/en/ .
    Kvankam pli for, de tie pro bona trajnkonekto eblas alveni en Aywaille en 3h56, kun 3 trajnŝanĝoj, sed biletkosto de €74,8* (aŭ kun unu plia trajnŝanĝo kaj 20 minutojn pli longa vojaĝo: €42,6*…). 
    Do eble transkoninentaj flugoj kun granda prez-avantaĝo kompare al Brusela , estus rekomendeblaj al tiu flughaveno, sed ne por Eŭropanoj.

En Francio:

  • Aéroport de Lille (LIL, je 226 km): https://www.lille.aeroport.fr/infos-vols-et-compagnies/liste-des-destinations/ . Nur 28 konektojn dum la vintro, ĉefe ene de Francio kaj al Maroko kaj Tunisio, tamen ankaŭ al Krakovo, Porto, Ĝenevo, Romo kaj Barcelono…
    Eblas alveni en Aywaille en 3horoj kun du trajnŝanĝoj kontraŭ €65*.
  • Paris Charles de Gaulle Airport (CDG, je 370km): la plej granda flughaveno de Francio, kaj unu el 5 plej grandaj en Eŭropo, ĝi havas komunan retejon kun alia flughaveno en Parizo (Paris-Orly): https://www.parisaeroport.fr/en/charles-de-gaulle-airport . Ĝi povas havi komerce fortajn ofertojn pri flugoj el Ameriko, Azio kaj Afriko kaj eĉ Aŭstralio, kiel spertis Delfeno mem antaŭ unu jaro.
    Eblas atingi Aywaille en 3h32 per 2 trajnŝanĝoj kontraŭ €87*.

*Tiuj ĉi esploroj estis faritaj en 22/03/2024, ‘aĉetante’ por dimanĉo 31/03/2024.