Unu JES tri fondusoj:

la ĝenerala JES-fonduso:

ĉi tien donacita mono estu subteno de ajna agadkampo de la organiza teamo de JES. Tio povas signifi pli da pagitaj reklamiloj pri JES aŭ Esperanto, iuj specifaj elspezoj por lanĉi unufojan projekton rilate al JES, aŭ eĉ start-buĝeto por la estonta organiza teamo de sekva JES… Alivorte, donacante ĉi tien, vi komplete konfidas la monon al la konscienco de la organiza teamo. Ni antaŭdankas vin!

la solidara JES-fonduso

ĉi tiu aparta buĝeto estas komplete dediĉita al venigo al JES de Esperantojunuloj el foraj landoj aŭ malriĉaj sociaj kuntekstoj, kun prioritato al homoj ekster Eŭropo. La strukturo kaj kandidatiĝ-proceduro estas verkita kunlabore kun kelkaj ne-Eûropanoj. La internacia junulara E-komunumo antaŭdankas vin!
Homoj, kiuj bezonas subtenon kandidatiĝu aŭ skribu rete al ni. La informojn pri la elekta sistemo ni ankoraŭ ellaboros kaj informos vin.

La kultura JES-fonduso

tiu ĉi koncepto naskiĝis el granda respekto al la E-artistoj, kiuj tiom longe tiom multe donas de si, kvazaŭ fajrerojn al popoloj! Ni deziras per tiu ĉi iniciato kunordigi libervolajn kromdonacojn al la artistojn, kiuj prizorgos la vesperan kaj eĉ noktan programon por vi, ĉu muzikisto, aktoro, diskĵokeo, poeto, verkisto… Aldone, tiu ĉu fonduso subtenos plian novan koncepton dum ĉi tiu 15a JES: bunta honorigado de nia plurkultura internacieco! Aŭ kiel ni nomas ĝin ene de la organiza teamo: ‘la projekto de Lampido’. Lampido kaj ĉiaj artistoj antaŭdankas vin!