Enkonduko

Saluton kara leganto,

(JES-organizanto, aliĝonto, lernemaj junaj aktivuloj, ontaj JES-teamoj…)

Per ĉi skribado, ni volas provizi pli da travidebleco kaj reprodukteblo rilate al unu el la plej gravaj decidoj dum organizado: la buĝeto.

Pli precize, la perspektivon de la aliĝonto: individua kotizo laŭ ties profilo, konsistanta el jenaj elementoj:

  • Aliĝperiodo (A1 ĝis 15/07, A2 ĝis 15/09, A3 ĝis 15/11, A4 ĝis 15/12, A5 ĝis JES); 
  • devenlando (ni uzis la samajn ABCD-landojn kiel organizantoj de IJF2024);
  • Tipo de dormejo (amasdormejo, unulita ĉambro, du (aŭ iom pli) – lita, unulita ĉambro);
  • Aĝkategorio (ĝis 18, 18-35, 36 kaj pli);
  • Ĉu aliĝos al la sistemo de komuna kuirado (unu deĵoro de 3 horoj);
  • Kiajn manĝojn (komplete, sen matenmanĝoj, memkuiros en aparta kuirejeto);
  • Kiam alvenas vi (programkotizo pagendas nur ekde la 27/12, loĝado eblas jam de 26/12).

Kiel organiza teamo de specife la 15a JES, ni havas la ambicion provizi al la tutmonda Esperantistaro grandan eventon por komuna Novjara festumado en juneca kaj ‘familia’/tre komuna etoso (nia baza interpreto de la identeco de JES). Aldone, ni laboras pri kongresa temo, fokusante pri plurkultureco kaj honorigo de la bunta diverseco trovebla en nia komunumo.

Nian vizion ni kunportis ankaŭ dum planado de la financoj pri ĉi evento, kun jenaj konsekvencoj:

Prioritato al junuloj:
programkotiza rabato de -18 jaruloj de 50%, aŭtomata sponsorado per 200% elcenta programkotizo de ĉiuj partoprenantoj aĝaj 36-kaj-pli.

Prioritato al internacieco/foruloj/ekster-eŭropanoj:
laŭ kutima ABCD-sistemo, kun 33% da programkotiza rabato je B, 66% je C kaj 100% da programkotiza rabato por D-landanoj.

Prioritato je mal(pli)kostaj solvoj:
– multe malpli alta dormkotizo por amasdormejo en klasĉambroj por po 20 homoj, sur propraj matoj kaj dormsakoj, ol por litoj en ĉambroj (kies ‘multekostaj’ kotizoj kompensas la ‘rabaton’ al la homoj kiuj elektas amasdormejon);
– la decido organizi la kuiradon kun teamoj de volontuloj! Tio evitas ke ni pagu al pluraj Belgaj profesiuloj iliajn eeeeege alte impoŝtatajn salajrojn dum nia tuta semajno… ni serĉis anstataŭe kompromison:
ni tamen antaŭvidis buĝeton por pagi unu profesiulon kiu povus fari tre fidindan planadon de aĉetlistoj, kuirproceso kaj instrukcioj/taskodivido al kuirteamo, sed por la ‘kruda laborado’ en la kuirejo ni kalkulos je kongresanojn, kiujn ni antaŭorganizos en teamoj po 10, kiuj ĉiuj iam deĵoru.
Samtempe ni lasas la eblecon ne partopreni en la kuirado, kaj krompagi tiukaze pro la fakte ke aliaj helpantoj pasigos pli da tempo en la kuirejo, kaj do ricevu vian krompagon kiel rabaton al sia kotizo.

Prioritato al solidara kunlabora «anĝela sistemo«:
Krom la unufoja deĵorado en komuna kuirado, ni starigos sistemon da aliaj taskoj kaj ilia divido al kongresanoj kiuj deziras doni parton de sia ĉeesta tempo, por pli flua kaj agrabla surloka helpado, kun strukturita sistemo de kotizrabatoj (ankoraŭ prilaborenda, el buĝetero de €2000).

Aparte de la ĝenerala buĝeto kaj kotizsistemo, ni alimaniere emfazas nian emon kunvenigi laŭeble plej diversan partoprenantaron: per la solidara JES-fonduso. Tio estas aparta buĝeto, plene fondita per donacoj kaj profitoj de pasintaj JES-oj. Do ankaŭ per tiu projekto ni des pli laboras kaj plu agas laŭ intenco bone organizi kaj forte varbi por subteni la vojaĝon (kaj eventuale ankoraŭ pli la kotizon) de pluraj junuloj al kiuj kostoj de JES-partopreno tro grandas, ankaŭ kun prioritato je ekster-Eŭropanoj.

Tiel la JES 24-25 en Belgio iĝos pli diversa, verda kaj skolta.

Ĝenerala strukturo

La plena kotizo estas apartita de la tri gravaj partoj de kotizo por loĝado, la kotizo por la manĝoj kaj la kotizo por la programo. Por ricevi la plenan kotizon oni kalkulu ĉion aparte kaj poste adiciu ĉiajn partojn.
Krome ni donas rabaton por frua aliĝo kaj malrabaton por malfrua aliĝo.

Loĝado

  • Amasloĝejo: €5 po nokto
  • Dulita ĉambro: €22 po nokto
  • Unulita ĉambro: €26 po nokto
    Parta tempa partopreno kromkostos 12%.

Manĝoj

La manĝoj ni preferas servi veganaj kaj vegetaraj, kun foje iom da aldonaĵoj viandaj.

  • 1 Matenmanĝo: €4,5
  • 1 Tagmanĝo: €6
  • 1 Vespermanĝo: €10

Unufojan aldonan koston ni postulas pro festa silvestra bufedo POR ĈIUJ kiuj ĉeestos ĝin: €10

Prefero ne deĵori en la kuirejo ? – nenia problemo, sed krompago: €9 po tago.

(Notu ke ni proponas ke ĉiu JES-ano deĵoru unu foje ĉirkaŭ 3 horojn en teamo de 10 kongresanoj, antaŭkomunikote kiam precize)

Memzorgado: € 0

Kvankam ke la organiza teamo ja pagos por aparta kuirejo, ni volas sponsori tiujn, kiuj vere elektas plej malmultkostajn eblojn.
Tamen notu ke la plej proksima vendejo ne estas de malmultkosta firmao (Delhaize Proxy) kaj ke ĝi situas je 5 km de la kongresejo, kun malregula publiktransportservo dum la datoj de nia evento (pro lerneja ferio.
Rimarku ke subteno de niaj fondusoj bonvenas, se vi ĝojas pri tia koncepto kaj havas la eblecojn.

Programkotizo

€72 baze, por la oficiala programo de la 27/12/2024 ĝis 02/01/2025.

Kun rabato se vi loĝas en:

  • B-lando: – 33%
  • C-lando: – 66%
  • D-lando: – 100% (vi ne pagu programkotizon entute)

Kaj kun aldona (mal)rabato se vi aĝas (ĝis la maksimumaj €60):

  • malpli ol 18 jarojn: – 50%
  • inter 19-35 jaroj: 100%
  • Pli ol 35 jarojn: 200%
    Ni konsideras vin aŭtomata sponsoro de la junularo. Dankon!
    Do ni petas duoblon de la programkotizo, kiun vi pagu, post eventuala rabato pro loĝlando.
    Ekz. A-landano 40 jaraĝo pagos €120, C-landano 40 jaraĝo pagos €40.

Loĝlanda kategorio

Rabatoj pro frua aliĝo

Ju pli frue vi aliĝos des pli vi ŝparas pro rabatoj de frua aliĝo:

A 1ĝis la 15-a de Julio-25€
A 2ĝis la 15-a de Septembro-15€
A 3ĝis la 15-a de Novembro+-0€
A 4ĝis la 15-a de Decembro+15€
A 5de la 16-a de Decembro ĝis la eko de JES kaj surloke+25€
Por kalkuli vi simple adiciu la valoron al via kotizo, atentu pri la +/-.

Aliaj rabatoj

Ni pretigas specifan, klaran organizan strukturon por diversspecaj taskoj, kiujn vi povus plenumi dum (aŭ eĉ antaŭ) la kongreso, kontraŭ (plia) rabato je via kotizo.

Ni antaŭvidis por tio buĝeton de €2000, do ekzemple povus ricevi rabaton de €50, 40 personoj.
Ni ne jam konkretigis la ‘regulojn’ de nia alstrebata travidebla sistemo, sed kredu ke ni celas seriozan avantaĝon ambaŭflankan:
– fidinda kaj planebla ĉeesto de helpaj manoj ĝuste tie kie la organiza teamo deziras tion por glata okazigo de iu programero aŭ logistikaĵo ktp.

Homoj, kiuj volas kandidatiĝi por ricevi subtenon de la solidara fonduso plenumu la formularion por tio.
Krome ni petas junajn familiojn alskribi nin, se ili plurope volas aliĝi kaj havas demandojn aŭ petojn pri la tutfamilia kotizo.