GRAVA INFORMO

Kiel organiza teamo de specife la 15-a JES, ni havas la ambicion provizi al la tutmonda Esperantistaro grandan eventon por komuna Novjara festumado en juneca kaj ‘familia’ aŭ pli bone tre komuna etoso (Tio estas nia baza interpreto de la identeco de JES). Ni speciale provos subteni ekster-eŭropajn aliĝintojn per la solidara JES fonduso, por atingi veran internaciecon.
Aldone, ni laboras pri kongresa temo, fokusante pri plurkultureco kaj honorigo de la bunta diverseco, kiu troveblas en nia komunumo.
Legu nian pli detalan klarigon ĉi tie: Enkontuko en la kotizsistemo de JES 24-25
JES 24-25 en Belgio
De la 27-a Decembro 24 ĝis la 2-a Januaro 25,
jam eblas alveni unu tagon antaŭe.

Belgio estas multekosta lando, kaj tamen ni ne volas ke la JES en Belgio iĝu multe pli kosta ol la pasintaj. Finfine post longa serĉado ni trovis ĝuste tian ejon kion ni bezonas kaj donas ĉiajn eblojn al ni. Ĝi eĉ lasas al nin memzorgi pri la kuirado. Tial ni elektis organizi la kuiradon per unu profesia kuiristo, kiu garantias bonan planadon kaj spertajn decidojn en la kuirejo.

Sed tio nur funkcias kun viaj manoj,
la manoj de volontulaj kongresanoj!

Se de 170 kongresanoj ĉiuj konsentas po unu foje dum 3 horoj deĵori, ni havos kompletajn skipojn de po 5 homoj por ĉiuj kuirejaj/manĝejaj labormomentoj. Nur unu foje kunkuiri por tuta JES!

Se estos malpli da kunlaborantaj JES-anoj, ni devos trovi alian solvon: malpli grandaj skipoj, plurfoja deĵorado…

Se kelkaj kongresanoj preferas ne agadi en tiu sistemo, ni petas krompagon por ĉiuj manĝoj al ties kotizoj, por ke aliaj homoj, kiuj plenumos ilian lokon per dua deĵorado, ricevu kotizrabaton pro sia pli laborado. Memoru: komune ni estas…fortaj!

Tiel la JES 24-25 en Belgio iĝos pli verda kaj skolta.

Kompreneble ni bezonas pli da helpantoj por pli glata kaj bonhumora funkcio de JES. Por tio ni kreas «la ĉielon» kaj niaj karaj helpantoj estos niaj anĝeloj. Rigardu mem.

Kotizoj:

Legu nian pli detalan klarigon ĉi tie: Enkontuko en la kotizsistemo de JES 24-25

Loĝado

nur loĝadounuopa ĉambro
(po tago 26€)
duopa ĉambro
(po tago 22€)
amasloĝejo
(po tago 5€)
plentempa partopreno
de 26/12/24 – 02/01/25
182€154€35€
Parta tempa partopreno kromkostos 12%.

Kotizoj por manĝado

po tago kun helpotuta evento kun helpo
matenmanĝo4,5€31,5€
tagmanĝo6€42€
vespermanĝo10€80€, pro silvestra bufedo
Se vi ne pretas kunkuiri vi krompagos po tago €7, entute €49.
Por la festa bufedo aldoniĝas al la vespermanĝo unufoje 10€

Kotizoj por programo

Bazo 70€sub 18 jarojinter 19 kaj 35 jarojsuper 35 jaroj
A-landano36€72€144€
B-landano24€48€96€
C-landano18€36€72€
D-landano0€0€0€
Al la loĝlandaj kategorioj

Rabatoj pro frua aliĝo

A 1ĝis la 15-a de Julio-25€
A 2ĝis la 15-a de Septembro-15€
A 3ĝis la 15-a de Novembro+/-0€
A 4ĝis la 15-a de Decembro+15€
A 5de la 16-a de Decembro ĝis la eko de JES kaj surloke+25€

Homoj, kiuj volas kandidatiĝi por ricevi subtenon de la solidara fonduso plenumu la formularion por tio.
Krome ni petas junajn familiojn alskribi nin, se ili plurope volas aliĝi kaj havas demandojn aŭ petojn pri la tutfamilia kotizo.