Kandidatiĝo por la subteno de ĉeesto dum JES 24-25.

Nepraj kondiĉoj por kandidatiĝo estas:

  • TEJO-aĝo (ĝis 35)
  • Motiviĝletero: 
    Kial vi volas veni al JES? Kia estas via Esperanto-Nivelo?
    Kiel/kial vi lernis Esperanton kaj en kiuj cirkonstancoj vi uzis ĝin?
    Ĉu vi jam kunlaboris en organizado de eventoj? Kie/Kiaj?
    Ĉu vi havas interesan preleg-/diskuttemon, kiun vi povas prezenti dum JES?
    Ĉu vi emas prezenti arton aŭ muzikon dum JES?
    Ĉu vi pretas helpi dum JES?
    Kiom pli malpli kostos via vojaĝo kaj kiom da mono vi povos mem aldoni al la tuta sumo?
  • Rekomendletero de alia Esperantisto aŭ Esperanto-Asocio.
  • Preteco post la evento skribi raporton pri JES por la gazetaro, mencii la subvencion

Eblaj kondiĉoj:

Ĉu vi jam laboras en ia organizo de Esperanto en via lando/regiono/urbo?
Ĉu vi volas iĝi aktiva en la Esperanto mondo?

Ju pli bone vi prezentas vin, des pli bone estas via ŝanco!

Kiel ni elektas la kandidatojn?

Ni kreos komisionon el diversaj personoj el diversaj landoj kaj kontinentoj kaj genroj.
La elekta komisiono rigardos kion vi sendis kaj atentas pri la enhavo de la respondoj.
Ne estos nur rigardo al la lingva beleco aŭ io tia, tio komisiono ankaŭ provas taksi la motivon, seriozecon kaj aktivecon. La referencletero de alia persono aŭ Esperanto-asocio servas kiel pli profunda informfonto, do nepre zorgu, ke vi havu tion.

Dua rondo de kandidatiĝo.

Se via kandidatiĝo ŝajnas interesa ni kontaktos vin kaj petas pretecon ĉeesti en vivbabileja rondo kune kun la komisionanoj, por ke ni pli bone ekkonu vin kaj viajn bezonojn. Ne timu, se via EO nivelo ankoraŭ ne tute bonas. Ni speciale ne volas la plej perfektajn Esperantistojn, por ni pli gravas la junaj aktivaj etosaj personoj el ĉie ajn.

Kiajn kandidatojn ni unue pritraktos?

La unua rondo estos por la ekster-eŭropaj esperantistoj. Kompreneble ni jes akceptas ankaŭ eŭropajn kandidatiĝojn, sed iom pli poste.
Ni volas garantii ke la tempo por la ne eŭropaj kandidatoj sufiĉos por organizi kaj plani la vojaĝon al JES.
Foje ili ja bezonas aliajn pli komplikajn faraĵojn por entute eniri al Eŭropo.

Pro tio ni kolektas la kandidatiĝojn unue ĝis la 15-a de Junio 2024 kaj tiam decidos por la unuaj.
Ni ankoraŭ ne scias kiom da kandidatoj eblas subteni, tio dependas de la donacemon de la JES amikaro kaj la enhavo de la fonduso. Sed se ni donos nian JESon al JES, tiam ni jam garantias la interkonsentan subtenon.
La dua elekta rondo finos je la 15-a de Julio 2024, tie ni pritraktos ĉiajn kandidatojn.
Sed ĉiam eblas kandidatiĝi kaj ĉiam eblas donaci. Poste ni rigardos kiom da mono envenos en la solidara fonduso kaj ĉiam plu je la 15-a de onta monato ĉu estas kaj mono kaj kandidatoj por plu decidi.

Temas pri fiksaj decidoj de fiksa monsubteno, do indas frue prezenti sin por havi plej bonan ŝancon ke la proceduro de elekto kaj planado de vojaĝo funkciu. Sed bonvole komprenu ke ni nur pagos parton de la tuto.