La brazila BaRok Projekto
koncertas dum JES 24-25
je la 30-a decembro 2024 ek la 21-a horo
Ni ĝojas anonci, ke la fama brazila muzikgrupo BaRok koncertos ekskluzive por ni la 30-an de decembro dum JES 2024-2025 en Belgio!
Ĉi tiu unika okazaĵo eblos pro la helpo de V.Esp.O kaj la Verda Skoltestro Bizono, kiuj subtenis kaj faciligis la inviton kaj vojaĝon de la grupo el Brazilo al Eŭropo.
BaRok estas pionira bando en la Esperanto-muzika scenejo, konata pro ilia unika miksaĵo de Folk Metal kaj Baroka muziko. Fondita en 2007, ili fariĝis la unua bando de potenca metalo, kiu publikigis oficialan albumon en Esperanto. Ilia muziko esploras profundajn temojn pri brazila Tupí-mitologio, indiĝenaj kulturoj kaj la politika historio de Brazilaj unuaj loĝantoj.
Kvankam BaRok venos triope, ili havos subtenon de la amiko Rodriges Carelli kiel drumisto por krei plenan kaj potencan sonon. Ilia koncerto estos unu el la ĉefaj kulturaj eventoj de JES, kaj ni estas fiera gastigi ilin.
Tiu koncerto estos malfermita al ne-partoprenantoj de JES.
Vi Povas Subteni?!
Inviti tutan muzikbandon el Brazilo estas ne malgranda defio ĉar jam la flugoj kostis ĉirkaŭ 4200,-€. Krome aldoniĝas iom da vivmono surloko kaj la vojawo de la drumisto de Britio al Belgio, lui kaj transporti drumon… Do certe entute estos pli ol 5000,-€
Por helpi financi tion vi povas donaci al la Kultura Fonduso de JES, ni akceptas donacojn. Simple indiku: Kultura Fonduso de JES por BaRok.
Se vi volas uzi paypal vi povas ĝiri al la konto de bizono
Ne maltrafu la ŝancon vidi BaRok viva ĉe JES 2024-2025 – ĝi estos neforgesebla travivaĵo!