ĝisnunaj JES-APOGANTOJ:
JES partneroj
Novulo-patronoj
estas landaj aŭ regionaj asocioj kiuj donacos po €50 al ĉiu junulo el sia loko kiu partoprenos dum JES kiel sia unua Eo-evento!
Tio estas enorma paŝo por plivigligi la Esperanto-movadon kaj allogi pli da novuloj al nia internacia komunumo.
ĝisnunaj novulo-patronoj:
GEJ + GEA
V.Esp.O
JEFO
Alispecaj partneroj:
Estas asocioj aŭ personoj kiuj subtenas nin per konsiloj, agadoj aŭ rekte per kunlaboro aŭ mono.
BEMI faros biciklan karavanon al JES
bizono subtenas per parta antaŭpago kaj organizado de koncerto de la BaRok projekto
FEL organizos la libroservon
IEJ subtenas nin
IESPA (alia retumilo ol Google Chrome rekomendata por konsulti la retejon)
JES 22-23 organiza teamo transdonis 1.150€ al la solidara JES-fonduso
Joleŝo verkis la filmeton «Kio estas JES»
La Progreso donacis €400 al la solidara JES-fonduso.
Mojosa Testudo konsilas pri varbado.
La Saŭnemuloj de lasta JES 23-24 per mondonaco al JES fonduso
TEJO subtenas JES per loko por nova paĝaro kaj homa subteno.
UEA volas repagi la kostojn de la silvestra bufedo kaj donos rabaton al individuaj membroj kaj nov-aliĝintaj individuaj membroj de UEA/ TEJO*.
Por ricevi tiun rabaton de 10€, menciu vian UEA/TEJO-kodon ĉe la akceptejo de JES 24-25.
Kompreneble eblas aliĝi al UEA/TEJO dum la akceptado. Por tio vi sciu ke UEA sponsoros al partoprenantoj de JES 24-25 kiuj ne (jam) membras en UEA/TEJO, nek en 2024, nek 2025, senpagan membriĝon en UEA/TEJO por 2025.
* UEA konsideras ĉiujn TEJO-membrojn kiel ankaŭ siajn membrojn.
V.Esp.O krome subtenas per antaŭpago por ĉijara vespera programo kaj helpos kun akiro de subvencio por tio kaj V.Esp.O. plene sponsoras la Esperanto-kurson por komencantoj dum JES24-25.