Kiel atingi la JESejon?
per KARAVANOJ
Bicikle, Piede, Taksie?
Rulumu al la ĝusta ĉapitro.
BEMI-karavano
Ankaŭ en vintro eblas bone karavanumi bicikle.
BEMI jam dum kelkaj jaroj karavanis al JES, ankaŭ ĉi-foje ni karavanos al JES en Belgio.
Do se vi volas pasigi kristnaskon biciklante, venu kun ni!
Ni kolektiĝos la 24an de decembro, ĉikaŭ tagmeze, en la stacidomo de Arnhem, Nederlando.
Al Arnhem ankaŭ alvenas Germanaj trajnoj, do eblas bone atingi ĝin el pluraj landoj.
De Arnhem ni biciklas al JES-ejo en 4 tagoj, alvenonta la 27an dedecembro. La pli detala itinero estas:
Tago 1: 44 km-oj, de Arnhem – de Barendonk (tutjara tendumejo), eko ~tagmezo
Tago 2: 72 km-oj, de Barendonk – Bivakzone de Warande (Achel) Bivakejo, eko matene
Tago 3: 61 km-oj, de Warande – Speelboomgaard (Borgloon) Bivakejo, eko matene
Tago 4: 69 km-oj, de Speelboomgaard – JES, eko matene
La planitan vojon vi trovos en komoot ĉitie<=
Nun ankaŭ en Eventa Servo<=
Vidi kiu estas BEMI <=
per
Pied-karavano
Por alveni, ni proponas al vi senpagan pied-karavanon! Ĝi estos naturplena kaj sen via valizo. Ĝi ekos de la stacidomo Comblain-la-Tour, kiu estas rekte atingebla de Liegé-Guillemins. Eko de la trajno estas de stacidomo Liegé-Guillemins je la 14.12 horo je kajo 3. Tio validas kaj por la 26-a kaj por la 27-a decembro. La antaŭlasta stacidomo estas Rivage, nur por ke vi pli bone povas plani vian eliron. Comblain-la-Tour venos 4 minutojn poste.
La piedirado estos gvidita. por pli bone aranĝi ĝin kaj esti certa ke vi alvenos por fari ĝin, ni unuflanke ni bezonas vian aliĝon, duaflanke ni donus al vi telefonnumeron por anonci vin aŭ eventualajn problemojn se okazos malfruojn aŭ malrafo de konenkto.
SCIU KE NI NUR GVIDOS PO TAGO UNU PIED-KARAVANON!
La transdono de la valizo ekos post la alveno de la trajno kiu atingos:
- la 26an de decembro je la 14a46 je la stacidomo de Comblain-la-Tour.
- la 27an de decembro je la 14a46 je la stacidomo de Comblain-la-Tour.
Se vi pro io ajn problemo ne atingos Liegé-Guillemins ĝustastempe, vi uzu la rektan trajnon al Aywaille kaj anoncu vin per telefonalvoko al la de ni aranĝitan transportservon!
per
Trajn-karavano kaj ebla taksi-servo
Preskaŭ ĉiuj de vi alvenos tra Liegé-Guillemins. De tie iros rektaj trajnoj al Aywaille. Tian trajnon vi prenu se vi emas atingi la JESejon per memstare taksio aŭ per nia aranĝita taksi-serva transporto. Por ĝi ni petos 5€ por persono!
Ni petas aliĝon al la transportservo en mesago, aŭ per tio ĉi formulario. Se io ne bone funkcias dum la vojaĝo vi alvoku nin per la telefonnumero, kiun ni ankoraŭ donus al la aliĝintoj de niaj servoj. (pied-katavano kaj transport-servo de JES)
Ni retrovos vin en la stacidomo de Aywaille. Je la avenoj de la trajno el Lieĝo:
- 26 decembro je la 14a39 horo en Aywaille
- 26 decembro je la 16a39 horo en Aywaille
- 26 decembro je la 18a39 horo en Aywaille
- 27 decembro je la 14a39 horo en Aywaille
- 27 decembro je la 16a39 horo en Aywaille
- 27 decembro je la 18a39 horo en Aywaille
Ne forgesu aliĝi al niaj servoj
FORIROJ
Ni mendis buson por la 2a de januaro. Ĝi iros ĝis la stacidomo de Aywaille. Kaj permesos al vi kapti la trajnojn al Liêgo je la 9a49 aŭ je la 10a49. Krompago estas 10€.